×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Renkontiĝo en Vieno

Renkontiĝo en Vieno

Okazas nur malofte ke parolantoj de la RetRadio povas renkontiĝi en unu loko. Kutime tio estas en kongresoj, sed povas ankaŭ esti aparta vojaĝo por viziti urbon kiu estas alloga el turisma vidpunkto. Tia urbo sendube estas Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, kiu ĝis la jaro 1918 estis la ĉefurbo de multe pli granda regno ol estas la hodiaŭa Aŭstrio. Tial Vieno estas ege taŭga por konatiĝi kun ĝia riĉa kultura heredaĵo kiu troviĝas en agrabla natura medio.

Por unuafoje ĝui la ĉarman etoson de Vieno, Gian Piero Savio el Israelo decidis oferti al sia edzino Adriana restadon en tiu urbo por malstreĉiĝi kaj pasigi kelkajn tagojn en paca etoso. Por subteni kaj akompani ilin mi veturis kun mia edzino al Vieno kaj jen ni troviĝas en la hotelo de niaj karaj vizitantoj el Israelo. --- Aŭskultu la interparolon inter Anton kaj Gian Piero.

La saman tagon okazis ankaŭ komuna tagmanĝo en la historia centro de Vieno al kiu nin invitis Sheila Spielhofer kaj ŝia edzo Walter. Sheila kiu estas denaska anglino, estas nova kunlaborantino de la Esperanta Retradio. Ŝi okupiĝas ĉefe pri sociaj temoj.