×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Prahomoj kaj ilia arto

Prahomoj kaj ilia arto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Mi legas en la respektata revuo “Nature”, ke oni eltrovis en Indonezio pentraĵojn en kavernoj, faritajn sur ŝtonoj, antaŭ 40000 jaroj. Tio estas kurioza eltrovaĵo, ĉar tiuj ‘artaĵoj', laŭ ĥemiaj esploroj de la surloka materialo, havas la saman aĝon kiel eŭropaj similaĵoj. Ili do fronte kontraŭas malnovan hipotezon, ke tiaspecaj registraĵoj kreiĝis unuafoje en Eŭropo. Neeble: la orientaj situas milojn da kilometroj for kaj ankaŭ en Ameriko oni jam trovis tiajn kreaĵojn de antaŭ proksimume sama tempo. La nova hipotezo do estas, ke la arta impulso ĉe la prahomo komenciĝis plurloke samtempe. Kaj ni konsideru, ke tiuj unuaj provoj desegni figurojn kaj scenojn komenciĝis jam en la tempo de Neanderthal-homoj kaj Cro-Magnon-homoj. Tio estas, la ‘artistoj' estis tre, tre primitivaj estuloj. Kaj ni konsideru krome, ke ili vivis en la fino de glacia erao, kiam la vivkondiĉoj estis ekstreme akraj kaj agresaj. Mi fermas la okulojn kaj permesas, ke mia fantazio imagu preskaŭ simiajn homoidojn en mallumaj, timigaj kavernoj, kun sovaĝaj bestoj ĉirkaŭe, kaj tranĉa malvarmo, kaj malabunda manĝaĵo disponebla. Sufiĉe malfacila vivo! Kaj tamen, iuj individuoj uzis parton de sia energio – apenaŭ sufiĉa por postvivado – por pentri aŭ gravuri sur rokoj. Certe tio estis peniga afero, se oni pensas, ke ili tute ne disponis pri taŭgaj iloj. Kiom da tiaj registraĵoj oni postlasis tra la tuta mondo, kiuj nun mirigas nin, la bonŝancajn turistojn! Ili emocias la modernan rigardanton per sia estetika kaj enigma enhavo. El kie venas tiu nerezistebla impulso konstrui scenojn kaj rekrei figurojn el la reala mondo, sur la malfacila surfaco de ŝtono, meze de tiel malfavoraj cirkonstancoj?

Parteton de respondo donas al ni la klarigoj de la esporistoj: supozeble, la motivo por tia primitiva artkreado estis la tendenco al magia penso. Eble la primitivaj homoj jam kredis, ke iliaj scenoj povas alporti pli favoran ĉasadon aŭ venkon super la minacoj de la medio. Se tia ekspliko estas vera, des pli mirinda estas la fenomeno. Ĝi do kondukas nin al spekulativo pri la signifo de arto – demando, kiun ni ĉiuj faras al ni mem ĝis hodiaŭ, post miloj da jaroj: por kio taŭgas arto?

Hodiaŭ ni, modernaj homoj, kun supereca mieno ridetas pri la kredo de la primitivuloj en la tiamaj kavernoj. Ni racie asertas, ke pentraĵoj ne povus alporti pli facilan ĉasadon. Sed ni daŭre gapadas antaŭ la artaĵoj, kiuj ekzistas en la mondo, ekde la glacia erao. Kion do ni scias pri tio? Kiom da ‘magia penso' vivas ankoraŭ en ni mem? Ni certe ne povas doni racian respondon pri la signifo de arto. Sed ni povas akcepti la fakton, ke abstrakta rekreado de la mondo per strekoj kaj koloroj helpas nin elteni, ankoraŭ nun, la minacojn. Arto estas mistero, kiu tamen helpas nin homece travi

Prahomoj kaj ilia arto Early humans and their art