×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Pli da uzantoj de vindaĵoj en Japanio

Pli da uzantoj de vindaĵoj en Japanio

Troaĝiĝinta merkato kun ŝrumpanta enloĝantaro? Kio prezentas por entreprenoj kutime problemon, tio estas por la japanaj konzernoj Unicharm kaj Daio Paper garantio por sukceso. Ambaŭ konzernoj produktas vindaĵojn, kaj ja ne nur por beboj sed ankaŭ por altaĝuloj. Ĉi-lastaj estas iliaj plej bonaj klientoj: Jam nun Japanio estas la plej granda merkato en la mondo de vindaĵoj por plenkreskuloj kun debito de 1,7 miliardoj da usonaj dolaroj jare. Ĉi-jare la produktantoj de vindaĵoj elprofitos unuafoje pli da mono per produktoj por altaĝuloj ol per porinfanaj vindaĵoj. Jen tendenco kiu plue plifortiĝas. Renoma eŭropa merkatesplora entrepreno prognozas por la venontaj tri jaroj kreskon de la debito je 25 procentoj.

Nenie en la mondo la demografia procezo de pliaĝiĝo de la enloĝantaro progresas tiel rapide kiel en Japanio. Ĝi ricevas sian impeton de malalta naskocifero kaj alta vivodaŭro, kiu situas nuntempe ĉe averaĝe 82,2 jaroj. La konsekvenco el tio estas ke preskaŭ kvarono de la enloĝantaro estas 65-jara aŭ pli aĝa, kaj ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento la kvoto de altaĝuloj kreskos al 40 procentoj.

Ke porinfanaj vindaĵoj dume malrapide perdas signifon, tio estas evoluo kiu estas jam delonge rimarkebla en Japanio. La alta naskocifero kiu post la dua mondmilito registriĝis en multaj ekonomie prosperantaj nacioj, en Japanio daŭris nur de la jaro 1946 ĝis 1949. Intertempe la naskocifero laŭ oficiala statistiko situas ĉe nur 1,4 infanoj por unu virino. Ekde la jaro 2005 la japana enloĝantaro ŝrumpas kaj en la lando vivas pli da dombestoj ol infanoj.

Por la kreskanta bezono pri vindaĵoj por plenkreskuloj tamen ekzistas kroma motivo: Antaŭ du jaroj Japanio decidis pri sanreformo kiu interalie antaŭvidas kuraci flegendajn homojn ne plu hejme sed prefere en la hospitalo por ne plu peli la kostojn ankoraŭ pli alten por la jam alte ŝuldiĝinta ŝtato. Post tio la debito de vindaĵoj por "leĝera inkontinenco" ene de mallonga tempo plialtiĝis je 10 procentoj. Ambaŭ japanaj konzernoj ne bezonas longe serĉadi pri novaj merkatoj por vindaĵoj por plenkreskuloj: La duono de ĉiuj azianoj jam hodiaŭ devenas el landoj kies naskocifero je longa vido kondukos al troaĝiĝo de la enloĝantaro - same kiel en Eŭropo kaj Norda Ameriko

Pli da uzantoj de vindaĵoj en Japanio More diaper users in Japan