×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ni ne forgesu la reĝon!

Ni ne forgesu la reĝon!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Okaze de la Tutmonda Futbalkonkuro en Brazilo oni multon skribas kaj informas. Ĝi estas efektive grandioza evento kaj entuziasma festo. Por ni Esperantistoj, vera Babelturo, kie nia lingvo estus tre bonvena – sed pri tio ni ankoraŭ ne sukcesis konvinki la organizantojn.

Ĉe la malfermo de la konkuro, ĉeestis politikistoj kaj aŭtoritatuloj kaj la spektaklo estis impona. Tamen, kelkaj homoj (ne multaj, mirinde) atentis, ke mankas unu grava figuro: oni ne invitis la plej talentan futbalatleton en la tuta historio de tiu sporto: Pelé. Neniu komprenis la kialon kaj la aŭtoritatuloj liveris nenian eksplikon. La tuta afero aspektis kiel nekomprenebla forgeso, ĉar Pelé estas unu el la plej fortaj kaj simpatiaj simboloj de Brazilo en la tuta mondo. Oni povas konsideri eĉ, ke li estas tipa mondcivitano. Alia mirindaĵo estas, ke oni preskaŭ ne disvastigis la informon, ke en la kvara tago de la konkuro oni inaŭguris en la urbo Santos, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, muzeon omaĝe al tiu eminenta atleto. En tiu urbo li alvenis, kiam li estis 15-jara, kaj en la loka futbalklubo li aktivis dum du jardekoj. La muzeo konstruiĝis ĉe antikvaj domoj de tradicia kvartalo, speciale reformitaj por tio. Ĝia ekspoziciejo enhavas preskaŭ ducent objektojn, kiuj rilatas al la omaĝato, sed ankoraŭ ne estas kompleta – oni kalkulas, ke estontece enestos pli ol du mil objektoj. La inaŭguran ceremonion ĉeestis la vicprezidanto de la respubliko kaj diversaj ministroj, kaj la prezidanto mem sendis videomesaĝon. Pelé, kiu nuntempe estas 73-jara, dankis Dion, ke li ankoraŭ estas sufiĉe bonfarta por konscie akcepti la omaĝon, sed pardonpetis pro sia mallonga dankparolado – “por eviti ploron”. Pelé komencis profesie aktivi kiel futbalatleto kiam li estis ankoraŭ adoleskanto. Je sia deksepa aĝojaro li jam estis mondĉampiono. Cetere, li estas la sola atleto en la historio , kiu partoprenis tri mondĉampionajn teamojn. Dum sia tuta kariero, li faris pli ol 1200 golojn, kio estas rekordo. Li ĉiam estis atentema pri sociaj problemoj en Brazilo kaj okupis la postenon de ministro pri Sporto dum tri jaroj. Sian milan golon li dediĉis al la malriĉaj infanoj. Edson Arantes do Nascimento, la fama Pelé, famiĝis en la urbo Santos, sed ne tie li naskiĝis. Li naskiĝis en la brazila ŝtato Minas Gerais, en negranda urbo kun sugestia nomo: “Três Corações” (“Tri koroj”), en malriĉa familio. Ankaŭ lia patro estis futbalisto, kaj sufiĉe kompetenta. Lia biografio trakuris la mondon, inkluzive en Esperanto. La verko “Mi Estas Pelé” eldoniĝis ĉe Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro, kaj li mem simpatie parolis pri nia lingvo. La muzeo omaĝe al Pelé estos certe garantio, ke oni neniam forgesos la brilan karieron de la tiel nomata “atleto de la jarcento”, la “reĝo de futbalo”.

Ni ne forgesu la reĝon! Let's not forget the king!