×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ni akceptu la defiojn de la nuntempo

Ni akceptu la defiojn de la nuntempo

Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon" li konsciis ke ne sufiĉas havi gramatikon kaj vortaron kaj fine lernolibron kiu aperis en la jaro 1887, sed ke necesas ankaŭ multaj ekzemplaj verkoj en la nova lingvo por montri ke ĝi estas aplikebla en ĉiuj kampoj kaj ke eblas esprimi per ĝi ĉion kion la monda literaturo kreis. Do li tradukis multajn gravajn verkojn, ekzemple la Biblion aŭ la dramojn de Ŝekspiro (kiel antaŭ nelonge priskribis tion Paŭlo S. Viana en la RetRadio). Post Zamenhof ankaŭ multaj aliaj aŭtoroj aŭ tradukis grandajn verkojn de la monda literaturo aŭ ili mem originale verkis en Esperanto.

Per tiu agado nia lingvo ege pliriĉiĝis kaj nun ĝi posedas trezoron de literaturo kiu jam estas tre impona. Kiam mi estis junulo, ekzemple mi legis pri la apero de esperanta traduko de la "Nobla Korano" aŭ en la 1990-aj jaroj aperis la kompleta meslibro de la katolika eklezio. Ĉio tio ja levis la prestiĝon de la lingvo, sed Esperanto ja estas vivanta lingvo kiu devas ĉiutage adaptiĝi al la bezonoj de la nuntempo, kio signifas ke por teni la paŝon de la evoluo de la homaro, daŭre devas aperi tekstoj kiuj pritraktas temojn de hodiaŭ kaj morgaŭ.

Kaj esti vivanta lingvo ja ankaŭ signifas ke ĝi devas ankaŭ esti parolata. La skriba lingvo ja devenas de la parolata kaj se dum la unuaj jardekoj de la ekzistado de Esperanto la akcento rilate al la plifortigo de la lingvo kuŝis sur la verkado de skribita kaj presita materialo, nun necesas ŝovi la parolatan lingvon en la konscion de la homoj.

Kaj devas troviĝi io kio estas ponto inter altnivela literatura lingvo kaj la sufiĉe simpla lingvo de konversacioj ĉe E-renkontiĝoj. Plej multaj homoj kiuj hodiaŭ interesiĝas pri Esperanto faras tion pro la eblecoj trovi amikojn en la tuta mondo. Por tio sufiĉas jam nur tre baza lingvoscio, se oni ekzemple uzas tiucele Fejsbukon.

Sed la tradiciaj E-organizoj kaj eldonejoj nur tre heziteme reagas al tiu defio, ili emas daŭrigi la krean agadon laŭ malnovaj ŝablonoj, la akcento daŭre kuŝas sur la verkado de tekstoj pri problemoj el la pasinteco. La historio de la E-movado aŭ la vivo de Zamenhof ne plu staru en la fokuso, sed demandoj pri la stato de la homaro sur nia planedo, pri la eblecoj de kunlaboro inter homoj kaj entreprenoj el la tuta mondo.

La Esperanta Retradio funkciadas de tri jaroj kaj duona. En ĝi ĉiutage aperas sonartikoloj pri temoj el la nuntempo kaj eblas ĉiutage aŭdi ion novan en la lingvo. Tiel la RetRadio plenumas la funkcion esti ponto inter literatura kaj parolata lingvo. Kaj tio funkciadas sen financaj problemoj, sen kvereloj, en plene amika kunlaboro.

Tio ja povus esti modelo por aliaj imiti tion. Kaj E-organizoj kiel UEA povus foje almenaŭ rekone esprimi sin por atentigi la membrojn pri la ebleco ĉiutage aŭskulti la Esperantan Retradion, eĉ se per tio ne enfluas mono en la kason de la organizo.

Esperanto ne progresas per muzea agado. Ni devas akcepti la defion kaj ni pace batalu per niaj buŝoj, parolante pri la problemoj de la hodiaŭa mondo en Esperanto.

Ni akceptu la defiojn de la nuntempo Let us accept the challenges of the present