×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Malgranda intereso pri kontaktoj kun najbaraj regionoj

Malgranda intereso pri kontaktoj kun najbaraj regionoj

Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en la televido dokumentan filmon pri la vivo laŭlonge de la limo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. En tiu filmo frapis min unu frazo: "La homoj je ambaŭ flankoj de la limo ne interesiĝas pri kontaktoj kun la homoj je la alia flanko". Por kompreni tion oni devas scii ke tiu limo dum pli ol 40 jaroj estis parto de la "Fera Kurteno" kiu dividis Eŭropon kaj kiu malebligis najbarecajn kontaktojn inter la ĉelimaj regionoj. Nur en la jaro 1968, dum la tiel nomata "Praga Printempo" kiam sub la gvido de Alexander Dubĉek la ĝis tiam stalinisma sistemo reformiĝis kaj la homoj povis libere vojaĝi al najbaraj landoj - tiu izoliteco estis interrompita, sed la kontaktoj en la limregionoj restis pasemaj kaj baldaŭ post la perforta fino de la liberecemaj streboj de la ĉeĥoj kaj slovakoj per milita interveno sub la gvido de Sovetunio, ĉe la limo denove ekregis silento. Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio regis silento kvazaŭ "kiel en tombo". Mi estis 19-jara kaj ĵus plenumis mian soldatservon en la aŭstra armeo. Pro la eventoj en la najbara lando mi unue ekstudis la ĉeĥan lingvon kaj iom poste mi intense okupiĝis pri Esperanto. Dum mia servo en kafejo de serĝentoj mi tralaboris la perfektigan kurson "Post la kurso" de Wingen. Mi revis ke iam post la fino de la "tomba silento" eblos havi kontaktojn kun la najbara regiono de Suda Bohemio kaj ke tio donos impeton ankaŭ por nia lingvo. Mi devis atendi ankoraŭ 21 jarojn ĝis finfine la komunisma registaro en Prago abdikis kaj la lando fariĝis demokratio. Sed tiuj 21 jaroj estis vere longaj, tro longaj. Ili profundigis la separon de regionoj kiuj ĝis la jaro 1918 apartenis al la aŭstra-hungara imperio. Dum tiuj 21 jaroj mi povis pro negocoj plurfoje viziti Ĉeĥoslovakion. Mi vidis ke unuflanke estis multaj komunaj trajtoj inter aŭstroj kaj ĉeĥoj kaj ke la komuna historio estis postlasinta bone videblajn spurojn, sed aliflanke mi sentis malvarmon pro la politika kaj socia situacio en la najbara lando. Kaj mi konsciis pri la nesolvitaj konfliktoj inter ambaŭ landoj kiuj malakcelas la estiĝon de amikecaj sentoj.

Kiam en novembro de la jaro 1989 la limoj malfermiĝis, ja okazis multaj vizitoj, sed temis ĉefe pri vizitoj por gajni unuajn impresojn pri la najbara lando, por aĉeti varojn aŭ por pasigi je tre malaltaj prezoj kelkajn tagojn en la belega urbo Prago. Malgraŭ la nova libereco de kontaktoj la intereso starigi najbarecajn kontaktojn restis tre limigita. Ja okazis oficialaj kontaktoj inter la tutŝtataj kaj regionaj registaroj, kaj en la jaro 2004 Ĉeĥio aliĝis al EU kio denove plifaciligis la reciprokan interŝanĝon, sed tio rimarkeblis ĉefe en la ekonomia sektoro.

Sed oni ne povas paroli pri kunkreskado je la socia nivelo. Jen kaj jen okazas internaciaj geedziĝoj inter ĉeĥoj kaj aŭstroj, sed la nivelo de sociaj rilatoj ĝenerale restas malalta. Kaj tion bedaŭrinde ankaŭ Esperanto ne povas pozitive influi. Ankaŭ Esperanto suferis sub la longa periodo de silento. Nun ni troviĝas en la epoko de tutmondeco kaj ni serĉas kontaktojn kun homoj ie en la mondo. La intereso pri rilatoj kun najbaraj regionoj restas malgranda.

Malgranda intereso pri kontaktoj kun najbaraj regionoj Little interest in contacts with neighboring regions Weinig belangstelling voor contacten met aangrenzende regio's Pouco interesse em contactos com regiões vizinhas