×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Lingvoscio tenas la cerbon freŝa

Lingvoscio tenas la cerbon freŝa

Kiu dum sia vivo lernas almenaŭ unu fremdan lingvon, ties cerbo evidente dum alta aĝo malpli rapide degeneras. Tion montras longtempa studaĵo kun 835 homoj de la jaralo 1936.

Demenco, Alchejmero - multaj homoj timas la perdon de siaj mensaj kapabloj dum alta aĝo. Kaj fakte la malsanoj de la cerbo estas konsiderataj kiel unu el la plej grandaj defioj de la medicino. Kiel konsekvenco de pli alta vivodaŭro la nombroj de trafitoj dum la venontaj jardekoj povus vere eksplodi.

Esploristoj de la universitato de Edinburgo nun konstatis ke homoj eble per la lernado de unu aŭ pluraj fremdaj lingvoj povas malrapidigi la perdon de mensaj kapabloj dum la alta aĝo. Eĉ se oni lernas lingvon nur en la aĝo de plenkreskulo, tio laŭ la skotaj esploristoj povas bremsi la perdon de kognaj lertoj.

Esploristoj jam de sufiĉe longa tempo estas konvinkitaj ke lingvoscio kaj bremsita evoluo de demenco en alta aĝo interrilatas. Unu el la kernaj demandoj estis, ĉu la kaŭzo por tio estas la akiro de fremda lingvo aŭ ĉu simple nur homoj kiuj disponas pri pli altaj kognaj kapabloj lernas fremdajn lingvojn.

Por la studaĵo la esploristoj utiligis datumojn de 835 homoj el la regiono de Edinburgo kiuj naskiĝis en la jaro 1936 kaj kies gepatra lingvo estas la angla. La testpersonoj dum la kuro de la jaroj submetiĝis al pridemandado kaj psikologia analizado. Okazis testoj de inteligenteco en la jaro 1947, komence de la 1970-aj jaroj kaj inter la jaroj 2008 kaj 2010. 262 partoprenantoj lernis almenaŭ unu fremdlingvon, 65 el ili nur dum plenkreska aĝo.

La resuma analizo rezultigis ke la testpersonoj kun scipovo de fremdlingvo posedis dum alta aĝo signife pli altajn kognajn kapablojn ol oni povus atendi, se oni nur konsiderus la testojn pri la inteligenteckvociento en la aĝo de 12 jaroj. La plej grandan efikon la esploristoj observis ĉe la ĝenerala inteligenteco kaj ĉe legado - kaj nome ankaŭ ĉe ĉiuj kiuj nur kiel plenkreskuloj estis lernintaj fremdan lingvon.

"La rezultoj havas grandan signifon", diras esploristo. Milionoj da homoj lernas fremdan lingvon malpli frue, post la junaĝo. La studaĵo montras ke plurlingveco, eĉ se ĝi estas akirita nur dum plenkreska aĝo, povas esti utila por la maljuniĝanta cerbo de homo.

Tio ja estas vere bona mesaĝo por la agantoj por Esperanto: Esperanto prezentas utilon, sendepende de tio kiom da homoj en la mondo parolas ĝin. Oni hodiaŭ ja bonege povas praktiki ĝin, eĉ se oni ne partoprenas en internaciaj renkontiĝoj. Kaj tiu praktikado de Esperanto levas la memkonscion kaj tenas la cerbon freŝa dum longa tempo. Tiel Esperanto kontribuas al pli longa kaj pli bela vivo.

Plibeligi la vivon per Esperanto estas ankaŭ la celo kaj la tasko de la Esperanta Retradio.

Lingvoscio tenas la cerbon freŝa Language knowledge keeps the brain fresh