×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La tricikla alternativo

La tricikla alternativo

La denseco de la aŭtomobila trafiko pli kaj pli fortiĝas. Ne nur en grandaj urboj kiel Pekino la denseco de la rubgasoj estas neeltenebla, sed ankaŭ ĉe la rando de la urboj la aero jam estas tre malpura. Necesas do drasta redukto de la rubgasoj, sed la aŭtomobila industrio ne kapablas oferti taŭgajn alternativojn.

Precipe rilate al elektraj aŭtomobiloj vera progreso ŝajnas esti neatingebla: La kostoj por la baterioj estas tro altaj kaj la atingebla distanco estas tro mallonga. Oni daŭre produktas aŭtomobilojn por 4-5 personoj kvankam ĉe plej multaj veturoj nur unu persono sidas en la aŭtomobilo. Pro tio la aŭtomobiloj restas multekostaj, precipe la elektraj, kaj tial apenaŭ io ŝanĝiĝas.

La aŭtomobila industrio, precipe en Germanio, estas "sankta bovino" kies produktokapacitoj estas netuŝeblaj, ĉar ĝi esence kontribuas al la bonstato de la lando. Oni tie certe libervole ne reduktos la produktokapacitojn.

Simile statas la situacio en Usono. Tie oni produktis eĉ pli grandajn personajn aŭtomobilojn kiuj hodiaŭ estas kvazaŭ dinosaŭroj sur la stratoj. Tial ne estas mirige ke la ideo konstrui malmultekostan, energiŝparan veturilon venas el Usono: La aŭtomobila inĝeniero Paul Elio el Arizono kiu laboras en entrepreno kiu produktas partojn por aŭtomobiloj ĉagreniĝis pro tiu situacio kaj decidis konstrui veturilon kiu konsumas esence malpli da fuelo ol la tradiciaj personaj aŭtomobiloj.

La kalkulo estas simpla: Se oni duonigas la pezon de la veturilo, tiam ankaŭ la konsumo de fuelo duoniĝas. Tio estas atingebla se oni duonigas la nombron de sidlokoj, do por nur du personoj. Li bezonis kelkajn semajnojn por la laboro sur la desegnobreto kaj tiam li povis prezenti la rezulton: Estas triciklo, do trirada veturilo kiu unuflanke havas ecojn de aŭtomobilo kaj aliflanke ecojn de motociklo.

Kaj la bona novaĵo estas ke tio ne estas amatora produkto, sed ĝi obeas al ĉiuj produktaj kondiĉoj de la industrio. Oni tial povos produkti la novan triciklon laŭ industriaj skaloj. Oni utiligos seriajn partojn de diversaj produktantoj, ekzemple la motoro venos el Berlino. La veturilo pezos nur 560 kilogramojn. La seria produktado komenciĝos dum aŭtuno 2015 en iama fabriko de GM en Luiziano.

Tio rezultigos tre favoran prezon, nome 6800 dolarojn (proksimume 5400 eŭrojn). La veturilo konsumos nur 2,8 litrojn da benzino por 100 kilometroj. Tiel ĝi helpos ŝpari duoble: Unuflanke la prezo por la veturilo estos tre favora, aliflanke la konsumo de fuelo estos tre malalta kaj tial ankaŭ malpli da rubgaso malpurigos la aeron.

Kompreneble principe eblos ankaŭ plua paŝo: Ekipi la veturilon per elektra motoro. Oni bezonus malpli grandan baterion kaj ankaŭ la atingebla distanco per unu ŝargo de la baterio estus pli granda. Tio povus konduki al trarompo rilate al elektraj veturiloj. La germana aŭtomobila industrio devos akcepti tiun defion kaj ŝanĝi sian produktopolitikon por rezisti kontraŭ la konkurantoj ekster Eŭropo. Oni nur povas deziri ke tio baldaŭ okazos, favore al la monujoj de la eŭropanoj, kaj favore al la natura medio.

La tricikla alternativo The tricycle alternative