×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La ŝvebanta metroo de La Paz el Aŭstrio

La ŝvebanta metroo de La Paz el Aŭstrio

Antaŭ nelonge ekfunkciis en Bolivio la plej longa enurba telfero de la mondo. La teknologio venas el Aŭstrio kaj povus esti vojmontra ankaŭ aliloke.

Rekte antaŭ la inaŭguro de la Olimpiaj Ludoj dum somero 2012 en Londono aperis enurba transportilo kiu alikaze estas videbla nur en la alpoj: Telfero el Aŭstrio kunligis la nordon de Londono kun la suda riverbordo de la Tamiso.

Kio en Londono servas por kontraŭbatali la trafikŝtopiĝojn, tio nun ankaŭ servas en la Altiplano de Bolivio. Ekde majo nun veturas gondoloj sur la plej longa kaj plej alta enurba telfero de la mondo inter la malnova ĉefurbo La Paz kaj la pli nova laborista setlejo El Alto. La Paz situas 3600 metrojn super la maro kaj El Alto eĉ 4000 metrojn. En la maldensa aero la sistemo etendiĝas al 3,5 kilometroj. 3000 pasaĝeroj povas esti transportataj en horo en unu direkto. Tio signifas por la ekonomie progresanta alta lando de Bolivio trafikan revolucion.

En regiono kie oksigeno malabundas la ĝenerala regulo diras: Ju pli bonhava oni estas, des pli malsupre oni loĝas. Kaj tiel en la miliona urbo El Alto vivas preskaŭ nur laboristoj kaj entreprenistoj kiuj tien migris el kamparaj regionoj. La Paz kun siaj 800.000 enloĝantoj estas konsiderata kiel bela memoraĵo je koloniaj epokoj. Nun la du urboj finfine estas kunligitaj. La komutado de unu al la alia fariĝis pli simpla. Antaŭe komuta veturo por malmultaj kilometroj pro la trafikŝtopiĝo daŭris pli ol unu horon. La telfero bezonas je rapideco de 18 km en horo nur 11 minutojn.

Kiel en Londono la tekniko por la telfero venas de aŭstra entrepreno kiu estas gvida en la monda merkato por telferoj. Jam atendas novaj projektoj por telferoj, ekzemple en la ĉefurbo de Venezuelo Caracas kie jam funkcias telfero. Ankaŭ por la ĉefurbo de Niĝerio Lagos ekzistas similaj planoj. La fokuso tamen troviĝas en Suda Ameriko.

La telfero inter La Paz kaj El Alto fariĝis modelo por prezentado. Pro la grandaj diferencoj de alteco subtera metroo ne havus sencon. La sistemo en la alta lando de Bolivio nun estas varme akceptata. Jam dum la unuaj 8 semajnoj estis registritaj 8 milionoj da pasaĝerveturoj - verŝajne ankaŭ ĉar la bileto kostas nur 3 bolivianojn (ĉirkaŭ 30 eŭrocendojn) kio estas nur iomete pli ol por la esence pli malrapidaj aŭtobusoj. Ankaŭ la turistoj ŝatas la novan sistemon. Kaj la registaro inaŭguros nun du telferajn liniojn kaj planas 5 pluajn. Per tio Bolivio disponos ne nur pri la plej longa enurba telfera reto de la mondo, sed ĝi estos ankaŭ la plej densa.

La ŝvebanta metroo de La Paz el Aŭstrio The floating subway of La Paz from Austria