×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, La steloplena tago (2/4)

La steloplena tago (2/4)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo ( Mallongigita versio kun muziko el “La 4 sezonoj” de Antonio VIVALDI )

(daŭrigita) 2. (Muziko: somero) KNABETO: Panjo, diru al mi Panjo, kiu faris la kolorojn de la sezonoj? Kiu faris ĉiujn sonojn de la tero? Panjo, diru al mi, Panjo! Panjo, diru al mi! Diru al mi, Panjo! PATRINO: Rigardu bone tiun ĉi horloĝon. Ĝi montras la tempon, ĝi sonorigas la tempon, kaj ĝia sono disiĝas al kvar ventoj. Nia mondo similas al tiu ĉi horloĝo, krom la fakto, ke ĝi estas tre granda. La granda horloĝisto kiu faris ĝin estas la Patro de tiu ĉi mondo. Li estas tre potenca. Li estas la Patro de ni ĉiuj. Li donas al ni la spacon kaj la tempon, kiuj estas la koloroj de la sezonoj. Li donas al ni ĉion, kion ni sentas. Pro tio, ke ni pensas kaj kapablas fari demandojn, al Li ni devas danki. Venu ĉi tien, mia filo, por ke mi legu al vi el la Biblio vere mirindan rakonton: la rakonton pri la mondkreado. KNABETO: Ho jes, legu, legu la rakonton pri la mondkreado! PATRINO: " En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron." … "Dio kreis la homon laǔ Sia bildo, ..." … "La Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo." KNABETO: Kaj tiu homo, la homo kiun Dio faris el la polvo de la tero.. kiel tiu nomiĝis, Panjo? PATRINO: La unua homo nomiĝis tute simple "homo". Tio estas "adam" en la hebrea. Tial, kiam Dio parolis al Adam, Li nomis lin tute simple "adam", tio estas "homo"; kaj Adam komprenis, ke Dio adresas lin, ĉar ne estis aliaj homoj sur la tero. KNABETO: Do, en la hebrea, ĉiuj homj estas "adamoj", ĉu ne? PATRINO: Jes, en la hebrea, ĉiuj homoj nomiĝas "adamoj". Bele, ĉu ne? Tiel, oni povas rememori, ke ni ĉiuj estas la posteuloj de la unua homo, Adam. Ni ĉiuj estas fratoj. KNABETO: Jes, ĉar Adam estas nia pra-avo. Sed ĉu Adam ne tediĝis esti tute sola sur la tero? PATRINO: Dio prenis ripon el la korpo de Adam kaj faris virinon, por ke Adam ne estu sola. Adam nomis sian virinon Hava. En la hebrea tiu ĉi nomo signifas "vivon". KNABETO: Kaj kie vivis Adam kaj Hava? PATRINO: Ili vivis feliĉe en la ĝardeno de Edeno, kiun Dio kreis por ili. KNABETO: Kaj kion manĝis Adam kaj Hava, en la ĝardeno de Edeno? PATRINO: Ili manĝis fruktojn kaj herbojn, samkiel ĉiuj aliaj estaĵoj loĝantaj en la ĝardeno de Edeno. Dio estis Tiu, kiu decidis, kion la homoj kaj la bestoj devas manĝi. Mi legos al vi Liajn parolojn el la libro: "Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo." … "Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel." KNABETO: Do, en la ĝardeno de Edeno, la homoj ĉerpis fruktojn kaj herbojn por manĝi, ĉu ne? PATRINO: Jes, tiel estas skribite. KNABETO: Do, ĉu en la ĝardeno de Edeno, la leonoj ne manĝis bovidojn? Ĉu la ursoj ne manĝis fiŝojn? Ĉu ĉiuj estaĵoj manĝis nur plantojn? PATRINO: Jes, karulo. En la ĝardeno de Edeno, ne estis sufero. Ne estis perforto. Ĉiuj estaĵoj ĝojis, estis placo por ĉiuj, troviĝis bona manĝaĵo por ĉiuj. En la ĝardeno de Edeno estis paco. KNABETO: Kial do oni ne restis en la ĝardeno de Edeno? Kial ni troviĝas ĉi tie? PATRINO: Ĉar la homoj estis forpelitaj el la ĝardeno de Edeno. KNABETO: Forpelitaj? Kial ili estis forpelitaj? PATRINO: Adam kaj Hava manĝis frukton, kiun Dio malpermesis al ili: la frukton, kiu kreskis el la arbo de la kono pri bono kaj malbono. Kaj ekde tiam, ĉiufoje kiam la homo ne obeas la leĝon de Dio, io malbona okazas al li. Kaj ekde tiam, ni estas ekzilataj el la ĝardeno de Edeno. Kaj ekde tiam, la homoj devas morti. Ni estas faritaj el la tero kaj devas reveni en la teron. Ĉar tiel Dio parolis al Adam: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo." KNABETO: Mi komprenas. Do, tial mia patro revenis en la teron… (Muziko: aŭtuno) (daŭrigota)