×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kundividi laborpostenon

Kundividi laborpostenon

Du kunlaborantoj, unu posteno: La kundivido de posteno kompare al la klasika partatempa laboro havas avantaĝojn.

La labormerkato pri laboro kvazaŭ en tandemo estas forte kreskanta. Jam ĉiu kvina germana entrepreno okupas kunlaborantojn laŭ la kundivida modelo. La laboro en kundivido kondukas al tre homtaŭgaj laborhoraroj kaj donas la eblecon senprobleme foje ne ĉeesti, ĉar la partnero en la tandemo precize scias kio estas farenda kaj povas anstataŭige labori.

Por ke tio funkciu necesas daŭra interkonsiliĝo inter la tandempartneroj kvankam ĉiu povas havi specialajn laborkampojn. Kundivido de posteno dependas de la rango de posteno. Oni trovas kundividon de posteno ĉe entreprenoj de ĉiu grandeco kaj en ĉiu branĉo de la ekonomio.

Sed estas certaj pozicioj ĉe kiuj tio funkcias aparte bone. Tio estas ĉiuj pozicioj ĉe kiuj la klasika partatempa laboro atingas siajn limojn, do kie ne simple eblas disigi la taskaron kaj doni al ĉiu sian limigitan laborkampon. Do kundivido de laboro estas necesa kie la afero estas iom pli kompleksa aŭ kie la ĉefo diras ke li bezonas 100-procentan okupon de la posteno. Tio ofte estas la kazo en la gvidado de entreprenoj, sed ankaŭ en la kampo de informteknologio, en merkatumado, en distribuado, en la mastrumado de projektoj, do ĉie kie la enhavoj estas sufiĉe kompleksaj.

Ekzistas specialaj perantoj por okupi tiajn postenojn. Ili kunigas la partnerojn por kundivido de posteno kaj peras ilin al la koncernaj entreprenoj. La homoj kiuj interesiĝas pri tiu formo de laboro estas bunte miksitaj. Ili estas plejparte tre bone kvalifitaj kaj deziras plenumi la laboron kiun ili estas lernintaj, nun en partatempa laboro sed ne povas fari tion en klasika partatempeco. La modelo de kundivido de posteno ofertas al ili eblecon labori vere flekseble.

En partatempa laboro tradicie ĉefe partoprenas virinoj, sed en kundivido de posteno la kvoto de viroj estas proksimume jam 40 procentoj. Tiu modelo estas pli interesa por viroj ol la tradicia partatempa laboro ĉar tie ili pli bone povas avanci en la kariero kune kun la partnero en la tandemo.

Kompreneble oni dividas ankaŭ la salajron aŭ dungaĵon. Oni devas konscii pri tio, sed multaj tandemantoj troviĝas en vivofazo en kiu ili decidas havi pli da tempo kaj akceptas havi malpli da mono, ekzemple junaj familioj. Sed estas ankaŭ homoj kiuj volas plukleriĝi aŭ kiuj havas ankoraŭ aliajn projektojn. Tio estas interesa precipe por viroj kiuj tiel havas fiksan duonan postenon kaj tial povas krome labori en aliaj projektoj, ekzemple kiel libera kunlaboranto.

Kundividi laborpostenon Share a job