×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kopiu la modelon de Kopenhago

Kopiu la modelon de Kopenhago

Biciklado estas kulteca. Al tiu kontribuas ankaŭ bloganto el Kopenhago: Mikael Colville-Andersen portretas biciklantojn laŭstile. Liaj pripensoj koncerne bicikladon mirigas multajn homojn en la tuta mondo - kaj logas ilin sur la biciklan selon.

Kiu bicikle tretveturas kun Mikaelo tra Kopenhago, tiu unuavice apenaŭ povas kredi tion kion li spertas: La 46-jara dano preferas senhastan stilon. Ĉe la trafiklumoj li bonkondute haltas - kaj sur la piedirejo li memkompreneble ŝovas la biciklon kaj ne tretveturas.

Li posedas du biciklojn, sed li ne scias kiel oni riparas ilin. Tamen li estas konsiderata kiel eksperto por enurba biciklado. Li publikigas interalie foto-blogon "Cycle Chic" en kiu li prezentas belajn homojn sur stilecaj bicikloj.

Ĉio komenciĝis per foto kiun Mikaelo publikigis sur foto-portalo. Ĝi montras biciklantinon kiu en Kopenhago ĉe stratkruciĝo atendas en kontraŭlumo pri verda lumo. La virino portas jupon kaj botojn kun altaj kalkanumoj - kaj precize tio instigis al la diskutoj.

"Usonanoj demandis min, kiel eblas bicikli en tia vesto". Unue li tute ne komprenis la demandon, ĉar en Kopenhago oni daŭre vidas homojn en elegantaj vestaĵoj sur bicikloj. Sed tiam li komprenis ke aliloke biciklado estas konsiderata preskaŭ kiel danĝera sporto, sed ne kiel ebleco rapide moviĝi tra la urbo. "Venis multaj tiaj reagoj kaj komentoj - mi do alŝutis pli kaj pli da tiaj fotoj. " Li komprenis la gravecon de la temo biciklado kaj konstatis ke en la interreto troveblis nur malmulte pri tiu temo. Ja jam ekzistis multaj pribiciklaj blogoj, sed ili ĉiuj okupiĝis pri la tekniko, sed apenaŭ estis blogo pri la biciklo kiel transportilo.

Mikaelo mem biciklas ĉiutage al sia laborejo kaj li ĝojas ke tiom da homoj same uzas la biciklon tiucele. Li esploris per biciklo preskaŭ jam ĉiun grandan urbon de la mondo. Li estis en Japanio, Brazilo, Usono. Lia plej favorata urbo estas Amsterdamo kaj tuj poste Kopenhago. Sed li konas ankaŭ multajn urbojn en kiuj biciklantoj ne povas veturi tie senprobleme.

"Estas ĉie la samaj problemoj", li diras. La urboj ne estas konstruitaj por aŭtomobiloj, sed estas regataj de ili. Al multaj trafikplanantoj tute ne estas klare, kiel malŝpareme ili mastrumas la malabundan spacon en la urboj. "Sed pli kaj pli da politikistoj kaj urbestroj komprenas, ke urboj ne servu al aŭtomobiloj, sed al la homoj. " Mikaelo proponas ŝanĝon de perspektivoj: Laŭ li ne plu povas esti la demando, kiom da aŭtomobiloj povas traveturi straton. Sed temas nun pri tio, kiom da homoj oni povas movi tra strato. Tio kondukas al modernaj kaj viziaj konceptoj kiuj krome estas malpli kostaj. Kaj li rekomendas kopii la modelon de Kopenhago.

Necesas havi la kuraĝon ellabori novajn konceptojn por la enurba transporto. Laŭ Mikaelo la aŭtomobilo apenaŭ ludu rolon, biciklaj vojoj kaj pli da spaco por piedirantoj - tiel aspektas por li la urbo de la estonteco. "Disponeblas sufiĉe da spaco, ni nur devas kuraĝi utiligi ĝin.

Kopiu la modelon de Kopenhago Copy the Copenhagen model