×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Komuna altkvalita tempo Pro la ritmo kaj postuloj de la moderna vivo, sufiĉe m

Komuna altkvalita tempo Pro la ritmo kaj postuloj de la moderna vivo, sufiĉe m

Komuna altkvalita tempo

Pro la ritmo kaj postuloj de la moderna vivo, sufiĉe malofte oni sukcesas kunigi familianojn de tri generacioj, ne nur por festi familiajn datrevenojn kaj festojn, sed por kunlabori en komuna sufiĉe longdaŭra projekto.

Kiel emerito, dank' al Dio ĝis nun sana kaj aktiva, jam dekon da jaroj mi dediĉas min, krom al Esperanto, ankaŭ al eksperimentado de metodoj por ĝojige pasigi kvalitan tempon kun miaj du genepoj.

En nia lando, per la esprimo "kvalita tempo kun infanoj" oni difinas la tempon amuze kaj klerige pasitan kune kun ili. Ĝuste antaŭ kvar jaroj prezentiĝis al mi bonŝanca, neripetebla okazo por tutfamilia kunlabora, tikla kaj defia projekto. Jen, kio okazis.

Kadre de la volontula asocio "Amikoj de edukado", mi interalie kunlaboris, kun la stabo de lernejo en mia urbo, kiu zorgas pri infanoj suferantaj pro malfacilaĵoj en lernado.

Tie oni provis enkonduki, ekde la kvara bazlerneja klaso, ŝakojn kiel apoglernilon, sed, kiam evidentiĝis la troa malfacileco de tiu ĉi ludo por tiuj lernantoj, mi proponis enkonduki alian tabulludon: "GO" (japane "Igo"). La bazaj reguloj de tiu ludo estas tiel simplaj, ke ĉiu povas lerni ilin tre rapide kaj baldaŭ ekludi je baza kontentiga nivelo. Strategio estas grava, sed ne ununura aspekto de la ludo.

Mi sciis, ke en Japanujo oni eldonis serion de "mangao", tio estas bildstrioj kaj poste, laŭ tiuj desegnitaj aventuroj, ankaŭ televidan serion de "animeo", t.e. animaciaj filmoj por junuloj, kies temo estis la ludado de "GO" en lernejoj. La televidfilma serio nomiĝas "Hikaru no GO" (laŭvorte "GO-ludo de Hikaru") kaj konsistas el 75 partoj, ĉiu el ili 23 minutojn longa.

Uzante la unuajn 12 partojn, kiujn mi ricevis dublitajn en la itala, mi kaj miaj familianoj, per komuna amuza kunlaboro voĉludis la ĉefrolulojn kaj dublis la filmojn en la hebrean. Tiamaniere mi povis uzi ilin por alloge kaj sukcese enkonduki la ludon "GO" en taŭgaj klasoj de la lernejo.

La projekto postulis entute pli ol kvin monatojn. Parton post parto, ni plibonigis nian laboron kaj fariĝis pli memfide spertaj, tiel ke la investita tempo daŭre mallongiĝis. Por miaj du genepoj (tiam 5-jara kaj 8-jara) la plej peza kaj laciga tasko estis serioze kaj pacience provludi la dialogojn kaj fine registri la sonbendon por dublado. Ilia sindevigo kaj persisto surprizis nin. Ĝis nun ili orgojle montras al kamaradoj la dublitajn filmetojn.

Kiel kutime en animaciaj televidserioj, ĉiu parto komenciĝas per la sama enkonduko kun kanzono. En "Hikaru no GO" la kanzono restis en la japana kaj mi enmetis post 25 sekundoj de la komenco, la tiel nomatajn "kreditojn" pri la farita komuna laboro. Oni aŭdas la voĉon de mia 5-jara nepo, kiu diras: "La dubladon al la hebrea de "Hikaru no GO" faris la membroj de familio Savio — mia fratino Lia, mi Daniel, mia patrino Kim, mia patro Reŭven, mia avino Adriana, mia avo Gian Piero, kiu gvidis la tutan projekton". Tuj poste ĥore la du infanoj bondeziras "Agrablan spektadon! ". Laŭplaĉe vi povas spekti la suban filmon, hebree parolitan kaj subtitolitan esperante ĝuste por la Esperanta RetRadio, kiu prezentas la kvinan parton de la japana serio pri la ludo GO:

Komuna altkvalita tempo Pro la ritmo kaj postuloj de la moderna vivo, sufiĉe m Shared high-quality time Due to the pace and demands of modern life, enough m