×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kompufono subtenas la memoron

Kompufono subtenas la memoron

Pli kaj pli da homoj malsaniĝas je demenco. Se eĉ la ĉiutago fariĝas defio, tiam novaj teknologioj povas helpi. Ili memorigas pri medikamentoj, donas konsilojn pri vestaĵoj aŭ montras la vojon hejmen.

Maljuna virino vagas tra la stratetoj kaj ne plu trovas la vojon al sia loĝejo. Ŝi fariĝas timema kaj nervoza, sed tiam ekkaptas sian kompufonon kaj jam la navigsistemo montras al ŝi rapide kaj simple kiel ŝi pluiru. Tion kapablas kompufono aparte adaptita por homoj kiuj suferas pri demenco.

La sistemo baziĝas sur normala kompufono kiu devas tamen plenumi specialajn kriteriojn: Laŭta sono kaj certa heleco estas same gravaj kiel simpla en- kaj elŝaltado aŭ simpla ŝargado de la aparato. Supro kaj malsupro estu bone ekkoneblaj kaj la aparato estu sufiĉe fortika se ĝi foje falas teren.

Ĉar normalaj kompufonaj surfacoj plej ofte por la koncernaj homoj ne taŭgas, la esploristoj en Salzburg disvolvis propran aplikaĵon. Kvin koloroj kiuj korespondas al kvin malsamaj funkcioj, gvidas tra la sistemo.

Ankaŭ la kolorkodo submetiĝis al testo kune kun eblaj uzantoj. La navigbutono ekzemple estas bluverda: La uzanto ĝin premas, se la persono bezonas subtenon ĉe la vojo hejmen. La sistemo gvidas la uzanton tiam hejmen. Alia butono donas rekomendojn rilate al taŭga vestaĵo por la tago.

Per blua simbolo la cifereca asistanto konektas la uzanton kun persona konato, do kun persono el familio aŭ amikaro: "Ĉi tie temas pri defioj de la ĉiutaga vivo, ekzemple se mi ne povas laŭbezone uzi biletaŭtomaton. La sistemo konektas min kun konata persono kiu klarigas al mi la necesajn paŝojn. " Verda koloro helpas plani la tagon: Ĝi memorigas ekzemple pri la vizito de la filino aŭ pri aĉetoj kiuj estas plenumendaj. Ĉu la lavmasino estas ankoraŭ enŝaltita aŭ ĉu la kafomaŝino estas elŝaltita? La sistemo laŭtlegas je difinita tempo taskojn kaj komunikas kiam kiuj medikamentoj estas prenendaj. Ruĝa koloro signalas alarmon kaj estas klavo por urĝa bezono pri helpo: Difinita ĉeno da personoj - de parencoj trans civilservantoj ĝis la sukura servo - estas aktivigata. Tio servas ke ankaŭ por malgrandaj kazoj de urĝa bezono iu estu atingebla. Se la proksimaj parencoj ne respondas, la uzanto estas lokigata kaj profesia helpo estas vokata.

Ĉiuj funkcioj estas adapteblaj al la bezonoj kaj al la grado de demenco de la uzanto.

"La agordoj estas facile modifeblaj", diras la estrino de la esploristaro en Salzburg. La agordado de la sistemo okazas kune kun la koncernaj uzantoj. "La homa kontakto per tio ne anstataŭiĝas sed plivastiĝas". Altaĝaj homoj per tio povu resti aktivaj pli longe.

En unuaj testoj la sistemo jam pruvis sian taŭgecon. Nun sekvos pli larĝa testo. Post tri jaroj ĝi estu preta por la vasta aplikado en tuta Eŭropo.