×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kiu profitas, tiu daŭrigas kaj revenos

Kiu profitas, tiu daŭrigas kaj revenos

La lingvo Esperanto estas - kiel konate - facile lernebla. Aŭ pli bone - relative facile, ĉar la lernado de lingvo, se oni volas akiri sufiĉe altan nivelon de regado ĉiukaze postulas ne malmulte da fortostreĉo, kaj tio validas ankaŭ por Esperanto. Tamen la celon oni atingas pli facile kaj pli rapide ol ĉe la lernado de aliaj lingvoj.

Tio ja estas klara avantaĝo de Esperanto kaj certe ankaŭ bona argumento por instigi interesulon al la lernado de la lingvo. Tamen oni ne eraru kredi ke tiu argumento estas la ĉefa kaj decida por la lernado. La facileco de la lingvo prezentas nur kadran kondiĉon, sed por la serioza okupiĝo pri la lingvolernado decidas aliaj faktoroj, nome la perspektivoj pri la aplikado kaj utiligado de la akirita scipovo de la lingvo.

Kaj jen tio ofte estas la problemo por aktivuloj kiuj volas instigi interesulojn al lernado de Esperanto: Se mankas perspektivo, interesulo post kontentigo de komenca scivolemo ne vidas sencon en la daŭrigado de la lernado kaj do forlasas la kurson kaj certe ne plu revenos.

Necesas do doni al la interesulo konkretan perspektivon por la praktika aplikado de Esperanto. Kaj tiucele ni ja povas oferti ion: En multaj landoj dum la tuta jaro okazas unusemajnaj klerigaj aranĝoj en kiuj Esperanto estas la komunika interlingvo kaj kie partoprenanto povas nodi novajn kontaktojn kaj ĝui la restadon en amika etoso.

Principe ja preskaŭ ĉiu klera junulo volas pasigi tempon en eksterlando por plivastigi sian mensan kaj socian horizonton, sed oni bezonas tiucele tempon kaj monon, kaj tio en multaj kazoj mankas. Por partopreno en E-aranĝo ne necesas multe da tempo kaj mono. Kaj ankaŭ la risko ke oni tie ne trovas tion kion oni serĉas, estas konsiderinde malpli granda ol ĉe restado dum unu aŭ du semestroj en eksterlando.

Eblas do logi homojn al Esperanto, invitante ilin ne unuavice al lingvolernado, sed al partopreno en tajlorita internacia E-aranĝo. Kompreneble la partopreno en tia aranĝo postulas konon de la lingvo kaj tial kelkajn monatojn antaŭ la dato de la aranĝo devas komenciĝi lingva sinpreparado por la internacia renkontiĝo aŭ seminario aŭ festivalo.

Do la lernmaterialo devas esti tajlorita por la partoprenonto. Ĝi devas pritrakti ĉion kio dum la aranĝo lingve povas okazi: Pri kio oni tie parolos? Kion mi volas paroli tie? La preparado de taŭga lernmaterialo en la epoko de la interreto estas relative facile farebla.

Necesas nur adapti la materialon al la gepatraj lingvoj de la partoprenontoj kaj tiucele la organizantoj de la koncerna aranĝo bezonas kunlaborantojn en la devenlandoj de la partoprenontoj por ke ili traduku la nacilingvan parton de la lernmaterialo. Tiu materialo estu nepre aŭd-vida, do la lernantoj povu legi kaj aŭdi tekstojn. Filmetoj subtenos tion.

La organizantoj ankaŭ atentu pri la nombro de novuloj, ĉar devas ĉiam esti sufiĉe da partoprenantoj kiuj regas la lingvon kaj kiuj tiel garantias ĝian funkciadon en la aranĝo.

Se nova partoprenanto en internacia E-aranĝo profitas el ĝi, tiam tiu partoprenanto verŝajne daŭre interesiĝos pri Esperanto kaj li aŭ ŝi volonte partoprenos en la venontjara aranĝo. Tio kontribuos al plua kreskado de Esperanto.

Kiu profitas, tiu daŭrigas kaj revenos Whoever benefits, continues and will return Quem se beneficia, continua e voltará