×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kiom da muso estas en homo?

Kiom da muso estas en homo?

Medikamentoj kiuj ĉe musoj sanigas malsanojn kiel kanceron, ĉiam denove malsukcesas ĉe homoj. Nun esploristoj komparis la genojn de ambaŭ suĉuloj - kaj malkovris gravajn diferencojn.

Ĝi disponas pri ĉio pri kio esploristoj revas koncerne supermodelon: Ĝi estas modesta koncerne nutraĵon, bezonas malmulte da spaco kaj estas generema, oni povas ludi pri ĝiaj genoj kaj precipe ĝi similas al la homo. Mus musculus, la doma muso, estas la modelo kiu de pli ol cent jaroj servas en esplorlaboratorioj, por ke la ekesto de malsanoj, la efiko de medikamentoj aŭ la bazaj demandoj de la biologio estu klarigeblaj.

Sed ne ĉiam la muso prezentas belan figuron, ĉar multaj medikamentoj kiuj efikas ĉe ĝi kaj kiuj sanigas malsanojn kiel kanceron, malsukcesas en testoj ĉe homoj.

Nun konsorcio el usonaj esploristoj komparis la genojn de muso kaj homo por pli bone kompreni la komunecojn kaj diferencojn de ambaŭ suĉulaj specioj, kies lasta komuna antaŭulo vivis antaŭ proksimume 75 milionoj da jaroj. La rezultojn la esploristoj prezentis en pluraj fakaj magazinoj.

"La plej granda nombro de genoj de homo kaj muso estas identaj", diras unu el la esploristoj el la Stanford universtitato. Tio estas 70 procentoj de la genoj kiuj estas tradukataj al proteinoj. "Sed ili estas tre malsame agorditaj". Proksimume la duono de la akceliloj de musaj genoj ne aperas ĉe homo aŭ nur en modifita formo, kaj kvarono sidas en aliaj pozicioj en la genaro. Tiuj diferencoj ne estas hazardaj, sed ili ŝanĝas certajn signalvojojn, kiuj ekzemple regas la imunsistemon aŭ la disvolviĝon de organoj kaj teksaĵoj.

Pro tio necesas repensi la koncepton laŭ kiu esploristoj analizas genojn de musaj organoj, por povi rekonkludi al la funkciado de homaj organoj. Krome la konsorcio malkovris ke la aktivecaj skemoj de multaj genoj en la 124 analizitaj musaj teksaĵoj pli forte intersimilas ol ekzemple la gena aktiveco de musa reno kaj homa reno. "La evolucio konservis la reguligajn sekciojn de la genaro por la bazaj procezoj en ĉeloj inter muso kaj homo, sed lasis la ceteron malferma por modifoj kiujn la koncerna organismo bezonas". "La diferencoj en la reguligo de musa kaj homa genaro estu konsiderataj, se per musaj modeloj estas analizataj biologiaj funkcioj aŭ la efiko de medikamentoj", skribas alia esploristo kiu partoprenis en la studaĵo.

Kiom da muso estas en homo? How many mice are there in a person?