×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Katolikaj rapid-rendevuoj

Katolikaj rapid-rendevuoj

Dum majo okazis en Regensburg ĉe la Danubo en Bavario la germana kongreso de katolikoj. Tiu religia renkontiĝo tamen havas ankaŭ sociajn aspektojn, interalie ĝi servas ankaŭ por interkonatiĝo de junaj homoj. Tial dum tiu kongreso de katolikoj oni ne nur preĝas, sed okazas ankaŭ flirtado. Kaj oni ofertis eĉ kristanajn rapid-rendevuojn - ĉar trovi religieman partneron hodiaŭ ne plu estas tiel facila afero.

Florian estas videble nervoza, lia vizaĝo estas iom ruĝiĝinta. La 24-jarulo sidas en la ekstera seĝocirklo de la viroj kaj atendas pri la unua rendevua raŭndo ĉe la katolika kongreso. "Kompreneble tio streĉas kaj malcertigas min. Mi partoprenas unuafoje en rapida rendevuado", diras la studento pri teologio el diocezo en Heslando. Li volas konatiĝi kun virinoj. Ĉu li sukcesos? Ni vidu.

Ok viroj inter 19 kaj 35 jaroj kaj 11 virinoj inter 19 kaj 31 jaroj aliĝis al la rendevuado ĵaŭdon vespere. "Katolika, senedza, juna, serĉas ..." tekstas la flirt-oferto por junaj homoj al kiuj kristanaj valoroj - ankaŭ ĉe la partnero - gravas.

"La serĉado de partnero ne estas simpla afero, se al oni gravas la katolika konvinko", klarigas unu el la organizantoj. Temas pri tio renkonti sampensantojn. "Esti katolika aŭ tre kristana estas io kion oni kutime ne komunikas ĉe la unua renkontiĝo", diras unu el la interesuloj. Al la 24-jarulo esti kristano estas grave: "Mi estas tre aktiva en mia paroĥa komunumo kaj mi deziras ke mia partnerino trovas komprenon por tio. " Vidalvide al li sidas la 22-jara Sarah el bavara diocezo. Ambaŭ havas po 5 minutojn unu por la alia. Post tio ili skribas kelkajn notojn, kaj la viro pluiras en la direkto de la horloĝo al la sekva mallonga rendevuo. Je la fino de la vespero ĉiu donas al la organizantoj liston kun favoritoj kun kvar nomoj. Se okazas reciprokeco de la nomoj, ambaŭ kandidatoj ricevas mesaĝeton kun la kontakto-datumoj de la alia.

Andrea, kandidatino el alia bavara diocezo estas tute malstreĉita. La 31-jarulino jam havis plurajn partnerojn kiuj ne estis kristanaj. "Tio iam ne plu funkciis. Nun ĉe nova partnero mi metos akcenton sur tion". Ŝi esperas trovi iun, kiu kundividas kun ŝi la vivon en la katolika komunumo kaj por kiu same Kristo staras en la mezo de la vivo.

Post horo la rapida rendevuado finiĝas. Andrea estas tre kontenta. "Estis fortostreĉe agordi sin ĉiam post kvin minutoj al alia viro, sed la afero estis ankaŭ ĝojiga." Por la 31-jarulino inter la viroj estis ankaŭ kelkaj kandidatoj - kaj al unu el ili ŝi havas apartan simpation. Ankaŭ Florian fokusigis sian atenton al certa virino. "Estas interese: Ĉe kelkaj virinoj la kvin minutoj pasis kvazaŭ flugrapide, ĉe aliaj la tempo pasis nur malrapide." Kristanaj temoj dum la interparoloj apenaŭ ludis rolon - gravas do la unua impreso kaj la ekstera aspekto, ambaŭ koncedas.

La organizantoj tuj poste trakalkulis la listojn. Troviĝis 11 reciprokecoj, kelkaj el la partoprenantoj ricevis eĉ plurfoje simpatian prijuĝon. "Bedaŭrinde estis ankaŭ kelkaj kiuj ricevis nenion", diras organizanto. Por tiuj junaj homoj baldaŭ estos nova ŝanco. Ĉar finfine oni volas oferti "Katolika, senedza, juna, serĉas ..." ankaŭ post la kongreso de germanaj katolikoj en la diversaj germanaj diocezoj.