×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kandinsky - la pioniro de abstrakta arto

Kandinsky - la pioniro de abstrakta arto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo En la lastaj jaroj de la 19-a jarcento la artoj ĝenerale ektrapasis drastan revolucion. Koincide kun la enkonduko de industrio, oni komencis forlasi la romantikan, tre idealisman rigardon al la mondo, kun ĝiaj troigoj kaj formalaj belo kaj melankolio. Anstataŭe, ekokupis la scenejon aŭdacaj kreaĵoj, kiuj privilegiis la profundajn sentojn, eĉ se ĉeestas malkohero, mistordado de koloroj kaj konturoj, absurdo kaj malico. Jam ne estis postulata la simpla reprodukto de harmonio, sed la profundaj mensostatoj; jam ne montriĝis la ĉarmo, sed la labirintoj de subkonscio, la individuaj fantomoj, la nekonvenciaj esprimoj. Senbrida libereco ekregis ĉie.

Tio tuŝis muzikon, skulptoarton, literaturon, pentroarton. Alvenis la sentonala muziko, kies ĉefa figuro estis Arnold Schönberg, kun dodekafonismo. Skulptoarto, forte ligita al arkitekturo, akompanis la novan tendencon, kaj ties grava reprezentanto estis Gaudi, en Barcelono. En literaturo, multaj brilaj aŭtoroj aliĝis kaj riĉigis la movadon, interalie Eliot, Virginia Wolf, Joyce, Pound. Rilate al pentroarto, la revolucio furoris tra la tuta mondo. Unu el tiuj fokusoj estis rusa grupo da artistoj, inter kiuj la plej brila estis Wassily Kandinsky. Ĉi tiu naskiĝis en Moskvo, en 1866, diplomiĝis pri Juro, studis kaj prilaboris sian arton precipe en Germanujo kaj forkuris el la milito en Francujon, kies civitanecon li fine alprenis.

Li estis vera intelektulo: verkisto, poeto, pentristo. Li estis la unua, kiu enkondukis abstraktan pentradon en la mondon. Komence li sin dediĉis al pejzaĝoj, poste al miksado de koloroj, fine al tute aŭdaca kombinado de geometriaj formoj. Li celis plej kaŝitajn tavolojn de la mensostato. Li jam ne havis “temojn”, nur spiritostatojn. Li multe profitis el intelekta amikeco kun Schönberg kaj forte impresiĝis de la muziko de Wagner. Cetere, li vigle esprimadis rilatojn inter pentroarto kaj muziko. Diversajn librojn li skribis, esplorante la teorion pri arto.

Krome, li vizitis primitivajn komunumojn en internlando, kie regis ŝamanismo; el tie li elportis objektojn kaj vestaĵojn. Li interesiĝis ankaŭ pri la religiaj-filozofiaj konceptoj de Helena Blavatskji, nome Teozofio.

De kelkaj semajnoj, majesta ekspozicio pri Kandinsky kaj tiu grupo da artistoj vizitas Brazilon. Ĝi konsistas el pli ol cent pentraĵoj kaj objektoj, kiuj formas belan panoramon pri la aventuro de modernismo, antaŭ unu jarcento. Jen tio estas sencoplena iniciato, ĉar tiu arta movado influis la penson en Okcidento dum la tuta 20-a jarcento, kaj plue, ĝis nun.

Per youtube oni povas farii rapidan trarigardon al la ĉefaj verkoj de Wassily Kandinsky.