×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Infanoj bezonas moviĝon

Infanoj bezonas moviĝon

Se infanoj sportumas ili lernas koncentriĝi pli bone. Infankuracistoj tial volas krei pli da spaco por korpa aktiveco en bazlernejoj. Laŭ ili du horoj da sportinstruado ne sufiĉas.

La mondo fariĝas pli kaj pli nesupervidebla kaj pli rapida. Tro altaj postuloj kaj deziroj metas la homojn sub plenuma premo. Precipe infanoj suferas pri tio, se ili pro tiom da taskodatoj ne trovas trankvilon kaj ilia ĉiutago estas streĉo por ili. Se inter lernejo, violininstruado kaj lernhelpo ne restas neplanita tempo, tiam minacas psikosomataj problemoj. Malklaraj ventrodoloroj, kapdoloroj kaj daŭra laceco inter infanoj kaj gejunuloj plimultiĝas, la diagnozo atentodeficito (ADHS) dum la pasintaj 20 jaroj enorme plioftiĝis.

Ke regulaj taskodatoj aldone al la lerneja instruado tamen ne devige faras el gajaj infanoj sencelajn animojn kiuj bezonas medikamentojn, tion montras kuracistoj kaj sportosciencistoj el Usono kaj Japanio. En faka revuo ili priskribas la pozitivajn efikojn de regula moviĝoprogramo. Laŭ tio 70 minutoj da sporto ĉiutage kondukas al tio ke infanoj trovas pli bonan koncentriĝon kaj malpli facile lasas sin deturni de io. Anstataŭ konduti senatente, la infanoj estas pli perceptemaj. "Kompare kun grupo de samaĝuloj la partoprenantoj plibonigis en kognaj testoj siajn rezultojn kaj la precizecon je la duoblo", diras la studestro. "La koncernaj centroj en la cerbo post nia programo estis pli forte disvolvitaj. " La esploristoj dividis 220 infanojn en aĝo inter sep kaj naŭ jaroj en du grupojn, el kiuj unu dum naŭ monatoj preskaŭ ĉiutage post la lernejaj instruhoroj povis ludi kaj moviĝi. Je 150 el 170 tagoj dum la lerneja jaro la programo estis ofertata kun laŭinfanaj ekzercoj kaj pilkoludoj. Pulsmezuriloj montris ke la infanoj ĉe tio modere ĝis forte trejnis sian eltenivon. Ke la partoprenantoj je la fino de la studaĵo estis pli fortikaj, tio apenaŭ surprizas. Aliflanke ili ankaŭ pli bone sukcesis en testoj pri koncentriĝo kaj aliaj taskoj en kiuj necesis atento kaj zorgemo. Krome ili povis pli bone ŝanĝi de unu tasko al alia. "Tio supozigas ke ili lasas sin fordirekti pli malmulte kaj dediĉas sin kun pli da persisto al tasko", diras la studestro.

La aŭtoroj en sia studaĵo ne povis distingi ĉu la kognaj pliboniĝoj de la infanoj kiuj moviĝis regule fontis el la sportprogramo aŭ ĉu la socia kuneco de la grupo respondecas pri tio. "Ni volis ke la infanoj ĝoju kun aliaj kaj ke ili moviĝu", li diras. Aliaj esploristoj antaŭ nelonge estis komparintaj infanojn kiuj plenumis sportan aktivecon kiun tiaj infanoj kiuj nur kune ludis kaj ĉe tio konstatis ke atento kaj koncentriĝo pliboniĝas pli forte per sporto.

"Ne eblas lernado sen moviĝo", diras estro de infankliniko en Munkeno. "Moviĝo jam de frua aĝo helpas esplori la medion kaj kolekti spertojn. Tio eblas nur per propra aktiveco kaj estas la bazo por pli posta abstrakta lernado kaj pensado." En modernaj bazlernejoj do necesas meti en la planon el medicina vidpunkto same tiom da tempo kaj da areo por moviĝo, bruado kaj esplorado kiel por kalkulado, legado kaj skribado. "Ne sufiĉas du instruhoroj por sporto". La studaĵo helpas kompreni kion infanoj bezonas por sana kreskado. "El tio sekvas ke niaj lernejoj devus iom alie aspekti", diras la infankuracisto.

Infanoj bezonas moviĝon Children need movement