×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Herbaĉo protektis dentojn

Herbaĉo protektis dentojn

Antaŭ 9000 jaroj la ĉasantoj kaj kolektantoj en la hodiaŭa Sudano nutriĝis de planto, nome cipero. Tion ankoraŭ uzis iliaj heredintoj kiam ili jam delonge estis agrikulturistoj. Ĝi helpis kontraŭ kario de la dentoj.

Cipero, latine Cyperus rotundus, estas konsiderata "la plej malbona herbaĉo de la mondo", tion oni povis legi dum la 1970-aj jaroj en libro pri la plagoj de la agrikulturo. Nu bone, herbaĉo estas io kio - en la okuloj de la homoj - kreskas je la malĝusta tempo en malĝusta loko. Hodiaŭ ĝenas la cipero en pli ol 92 landoj, ĉar ĝi emas penetri en kampojn kaj tiam estas apenaŭ eliminebla, necesas eltiri ĝin permane.

Dum antaŭaj epokoj tion la homoj volonte faris, ili ŝatis la herbon - aŭ pli bone la tuberojn ĉe ĝiaj radikoj, tio montriĝis nun en Al Khiday 2, antaŭhistoria tombejo ĉe la Blanka Nilo en la hodiaŭa Sudano, tie antaŭ 9000 jaroj estis entombigitaj la unuaj mortintoj, antaŭ 2000 jaroj la lastaj.

Kiel ili vivis? Kion ili manĝis? Komence ili estis ĉasantoj kaj kolektantoj, poste ili fariĝis agrikulturistoj. Kaj de tio kion ili postlasis tute ekstere - ekzemple fiŝostojn aŭ ostojn, ankaŭ kiel aldonaĵojn en la tombo - oni dum longa tempo kredis ke ili dum longa tempo nutris sin precipe de ĉasado kaj fiŝkaptado. Sed tion subtenas nur la eksteraj atestaĵoj, planta materialo apenaŭ konserviĝas en la medio, precipe en la klimato de Al Khiday 2. Por trovi ĝin necesas rigardi per la plej fajnaj instrumentoj en la profundon, nome en la profundon de la demetaĵo sur la denta cerviko, la tartro.

La tartro formiĝas el plako kiun ni ĉiumatene kaj ĉiuvespere forbrosas laŭeble bone, antaŭ 9000 jaroj tio ne estis tiel simpla afero, same ne antaŭ 2000 jaroj: Tartron ili ja havas, tiuj antikvaj dentoj, karion aliflanke ili apenaŭ havas. Tion oni ĉe ĉasantoj kaj kolektantoj ne atendas, sed jes ĉe agrikulturistoj.

La unua puŝo por tiu plago venis kun la neolita revolucio, dum kiu herboj ekuziĝis por la homoj - ili fariĝis greno - kaj iliaj karbonhidratoj fariĝis baldaŭ la ĉefa konsistero de la nutraĵo. Sed ne nur homoj ŝatis ilin, sed ankaŭ bakterioj, Streptococcus mutans, ĝi ekvoras la dentojn. (Dua pli forta puŝo de kario alvenis en la 19-a jarcento kun la rafinita sukero).

Kial tiuj fruaj homoj apenaŭ havis karion kiam ili fariĝis agrikulturistoj? Tion malkaŝas ilia tartro. Sciencistoj analizis la tartron de 19 individuoj per la plej fajnaj metodoj, ekzemple per la mikroskopo: Tio montris multajn grajnetojn, unue de sablo kaj de aliaj malpuraĵoj kiuj venas en la buŝon ĉe la konsumo de radikoj, tiam erojn de fulgo, la manĝaĵoj estis evidente rostitaj, tion konfirmis la ĥemiaj analizoj de la dentoj per gasĥromatografoj - ankaŭ montriĝis aliaj atestaĵoj por fajro, nome certaj karbonhidratoj.

Krome troviĝis ankaŭ grajnetoj de amelo, precipe de cipero. Ĝi estas bona fonto por karbonhidratoj, ĝi ne bongustas al hodiaŭaj homoj, eble siatempe tio estas alia, eble ili tiam nur maĉis la tuberojn kaj elkraĉis la tro amarajn partojn. Kiel ajn estis, cipero troviĝis en multaj antikvaj apotekoj, ĝi estis preskribita kontraŭ multo, kaj en la laboratorio montriĝis ke ĝi efikas kontraŭ la kariobakterio. Ĉu do la homoj de Al Khiday 2 ankoraŭ konsumis ciperon? Ĉiukaze la enkuŝoj en la tartro montras ke tiuj homoj havis larĝan ekologian scion kaj abunde konsumis plantojn.

Herbaĉo protektis dentojn Weed protected teeth