×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Grasoĉeloj vorantaj kaloriojn

Grasoĉeloj vorantaj kaloriojn

Tropezo estas konsiderata kiel kaŭzo por multnombraj civilizaj malsanoj. Sed la malŝatataj grasokusenoj estas konverteblaj al kaloriojn forbruligantaj energicentraloj. La ĝusta agordo de la termostato estos granda helpo en tio.

Ĝis nun validis la dogmo ke nutriĝo kaj energia metabolo ĉefe estas regataj de la cerbo kaj la hormonsistemo. Tiu imago nun pli kaj pli ŝanceliĝas. Kiel du esploristaj grupoj raportas en faka magazino, ankaŭ la imunsistemo havas decidan influon pri tio kiom da grasodeponaĵoj formiĝas en la korpo. Precipe en la batalo kontraŭ tropezo tio estas grava ekkono.

Ĉar graso ne egalas al graso. Kaj ĉe la homo kaj ĉe muso oni distingas inter brunaj, blankaj, kaj de kelkaj jaroj, brunflavaj deponaĵoj. Tiuj havas esence malsamajn ecojn. Blanka grasteksaĵo atentigas pri si en formo de bierventroj kaj ĉirkaŭkoksaj kusenoj. Tie konserviĝas energio. En bruna kaj brunflava graso aliflanke forbruliĝas kalorioj. Beboj posedas grandajn kvantojn da brunaj grasoĉeloj kiuj protektas ilin kontraŭ malvarmo. Energio estas elŝutata en formo de varmo. Ankaŭ la brunflava graso kiu evoluas el la blanka graso, forbruligas kaloriojn.

El medicina vidpunkto la brunflava graso estas aparte interesa. Ĉar se la malŝatataj energideponaĵoj konvertiĝas al kaloriojn vorantaj grasoĉeloj, tiam la pezo reduktiĝas. Sed kiel ekfunkcias tia procezo? Studaĵoj montras ke homoj kiuj vivas en ĉambroj 16 ĝis 17 gradojn malvarmetaj, anstataŭ agordi la hejtinstalaĵon al bonfartiga temperaturo, tiuj homoj produktas pli da energibruligantoj. Kial tio tiel okazas, tio tamen ĝis nun estis malklara.

Usonaj esploristoj trovis proteinon kiu ludas signifan rolon ĉe la kreskado de muskoloj. Tiu proteino stimulas la elŝuton de nove trovita hormono kiu formiĝas en muskoloj post korpa fortostreĉo kaj aliflanke en grasoteksaĵo en malvarma medio. Tiu hormono prizorgas la konvertadon de blanka graso al brunflava. Tio plialtigas la energikonsumon - la grasodeponaĵoj ŝrumpas. La efiko de la hormono baziĝas sur elementoj de la imunsistemo. Ĝi aktivigas la mesaĝan substancon Interleŭkino-4 kaj vorĉelojn en la grasteksaĵo.

La esploristoj esperas estonte kapabli ekfunkciigi la ŝaltejojn de la imunsistemo ankaŭ ĉe la homo, nome celite kaj sen influo de malvarmo. Tio estus nova atakopunkto kontraŭ tropezo. Studaĵoj indikas ke tropezuloj apenaŭ posedas brunan grasteksaĵon.

Tiel tropezuloj iom post iom povus perdi pezon kaj atingi normalan pezon post proksimume du jaroj. La imunsistemo tiucele bonŝance estas pli facile manipulebla ol la nervosistemo kaj tial oni estas optimisma baldaŭ atingi sukceson.

Grasoĉeloj vorantaj kaloriojn Fat cells devouring calories