×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Gestudentoj en eksterlando interŝanĝas amon

Gestudentoj en eksterlando interŝanĝas amon

La programo "Erasmus" de la Eŭropa Unio por akceli la studentan interŝanĝon ĉiukaze estas sukcesa. Interŝanĝa semestro en alia eŭropa universitato laŭ studaĵo de la EU-komisiono akcelas la amikecon inter popoloj kaj tion pruvas la nombroj: Triono de iamaj Erasmus-studentoj amas internacie.

Pri la eksterlanda studprogramo Erasmus jen kaj jen aperas mokoj, ke ĝi prefere akcelas la interŝanĝon de korpaj fluidaĵoj kaj la komunan festadon ol la akademiajn instigojn. Evidente tiuj mokoj ne estas komplete maltrafaj: Laŭ la studaĵo de la EU-komisiono multaj eksterlandaj gestudentoj tie trovas fakte la amon.

"Multaj el tiuj junaj homoj geedziĝis kun la partnero kiun ili ekkonis en eksterlando. Ekzistas ĉirkaŭ unu miliono da Erasmus-beboj", diras la komisionanino pri klerigado Androulla Vassiliou. Restado en eksterlando dum la studado laŭ tio plialtigas la probablecon trovi vivopartneron el alia lando.

En la koncerna studaĵo estis esploritaj la efikoj de Erasmus pri la profesia okupo, pri kapabloj kaj vivo de la partoprenintoj. La rezultoj interalie baziĝas sur interreta enketo en 34 eŭropaj landoj. Enfluis respondoj de pli ol 75.000 gestudentoj kaj finstudintoj.

Pli ol 90 procentoj de la enketitoj almenaŭ unufoje pluklerigis sin dum restado en eksterlando, do ili aŭ studis en eksterlando, aŭ frekventis lingvokurson aŭ alimaniere lernis. Ĉirkaŭ la duono el ili estis Erasmus-studentoj en altlernejo. Nur proksimume dek procentoj de la enketitoj neniam restadis en eksterlando por studi tie.

Por tio ofte la financa situacio estis la ĉefa kaŭzo: 58 procentoj de hejmerestintoj indikis ke la necerteco pri la kostoj de interŝanĝa semestro influis la decidon. 75 procentoj interalie restis pro tio en la hejma universtitato ĉar ili timis ke restado en eksterlando povus havi negativan efikon je la personaj rilatoj.

En la enketo de iamaj Erasmus-studentoj triono indikis ke ilia vivopartnero devenas el eksterlando kaj 27 procentoj konatiĝis kun ŝi aŭ li en la kadro de la programo. Ĉe finstudintoj sen restado en eksterlando nur 13 procentoj havis internacian vivrilaton. Surbaze de tiuj nombroj la komisiono taksas la nombron de infanoj kiuj naskiĝis ekde starto de la programo en la jaro 1987 al unu miliono.

Studado en eksterlando alportas ankaŭ kromajn avantaĝojn: Partoprenintoj de la programo estas malpli ofte senlaboraj, verŝajne pro ilia preteco ŝanĝi la loĝlokon por nova posteno.

Ankaŭ la evoluo de la personeco estas akcelata ĉe restado en eksterlando: Pli ol 90 procentoj indikis ke ilia memfido plifortiĝis, kaj preskaŭ same multaj revenis laŭ propraj indikoj kun pli da scivolemo kaj pli da optimismo el la studado en la fremda lando.

Do Erasmus evidente atingas multe el tio kion ni adeptoj de Esperanto proklamas: la popolan interkompreniĝon kaj la amikecon inter popoloj. Ni devas vidi nian agadon en tiu lumo.

Gestudentoj en eksterlando interŝanĝas amon Parents and students abroad exchange love