×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Genetike modifitaj bananoj savu la mondon

Genetike modifitaj bananoj savu la mondon

La fondinto de la firmao Microsoft volas fari bonon per sia financa posedaĵo - ekzemple kontraŭbatali subnutriĝon per gentekniko. Sed ankaŭ en la celata regiono Afriko genmanipulitaj nutraĵoj estas disputataj.

Unu bananon ĉiutage: Per novspeca super-banano Bill Gates volas kontraŭbatali malsanojn kaj subnutriĝon en evolulandoj. Nova genmodifita speco de bananoj kiu estis kreita helpe de liaj monrimedoj baldaŭ estos testata unuafoje kiel nutraĵo. Tion komunikis la Teknika Universitato de Queensland en Aŭstralio kies esploristoj prizorgas la projekton.

Dum ses semajnoj volontuloj manĝos la genmodifitajn bananojn kiuj enhavos signife pli da vitamino A ol tradiciaj bananoj. Se la konsumo alportos la esperatan gajnon de vitamino A sen ke aperos neatenditaj kromefikoj, tiam la fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates volas kultivigi la frukton ĝis la jaro 2020 grandskale en Ugando.

Unu el la kunlaborantoj de la projekto, James Dale, klarigis: "Ĝis 700.000 infanoj ĉiujare mortas pro manko de vitamino A. Almenaŭ 300.000 perdis sian vidkapablon." Bananoj denature enhavas beta- kaj alfa-karotinojn, kiel ili troviĝas ankaŭ en karotoj. Ili estas la plej grava antaŭŝtupo de vitamino A en plantoj. Tamen nur en kunligo kun graso la korpo povas elprofiti la karotinojn kiuj plenumas gravajn funkciojn por la konstruo de la haŭto, de sangoĉeloj aŭ la vidkapablo. La banano estas frukto riĉa je graso, sed ĝi enhavas nur malgrandajn kvantojn da karotinoj. La genmanipulita bredaĵo de Gates enhavas multe pli da ili, tiel ke povas formiĝi pli da vitamino A.

En la afrikaj ŝtatoj sude la la Saharo kaj en suda Azio precipe virinoj kaj infanoj suferas je mankohava nutriĝo. Multaj el ili estas subnutritaj aŭ ili ricevas ĝis 70 procentojn de la ĉiutaga bezono pri energio el unu sola baza nutraĵo. Esploristoj tial bredas nun komisie de la fondaĵo de Gates pli produktivajn kaj pli nutrivajn specojn de greno, fruktoj kaj legomoj.

Kiel ankaŭ je monda skalo, genetika manipulado en orienta Afriko estas forte disputata. Ĝis nun Ugando malpermesas la kultivadon de genetike modifitaj plantoj. Gates volas ŝanĝi tion por disponigi al la kamparanoj pageblajn nutraĵojn. Gates investis jam 100 milionojn da usonaj dolaroj en la projekton. La esploristoj tiel volas optimumigi aliajn plantojn kiuj servas kiel nutraĵoj en la koncernaj landoj.