×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Genaro de tritiko deĉifrita

Genaro de tritiko deĉifrita

Esploristoj deĉifris grandan parton de la genaro de tritiko. Ili esperas ke tiel eblos ricevi pli abundajn rikoltojn, pli bonajn subspecojn, pli rapidan bredadon kaj pli da pano por la mondo.

Internacia grupo de sciencistoj deĉifris la genaron de la porpana tritiko. La genetika konstruplano ne nur estas grava rezerva fonto por plantosciencistoj kaj -bredistoj. La ekspertoj ankaŭ esperas ke la novaj ekkonoj kontribuos al tio ke tritiko estos kultivebla kun pli altaj rikoltokvantoj por la kreskanta monda loĝantaro.

Temas ankoraŭ pri malneta plano de la genar-sekvenco. La sciencistoj tamen nomas siajn rezultojn "mejloŝtono" por la ricevo de la kompleta sekvenco kiun ili intencas deĉifri ene de proksimume tri jaroj. Problemon ĉe la deĉifrado kaŭzas jam la grandeco: La tritika genaro havas 7 arojn da kromosomoj kaj ĝi ampleksas 17 miliardojn da konstruelementoj. Tiel ĝi estas 5-oble pli granda ol la homa genaro. La esploristoj analizis ĉiun kromosomobrakon unuope - la analizo de la tuto alportis tro da eraroj. Kvankam ankoraŭ mankas sekcioj, bredistoj jam nun povas profiti. "Ni scias pri la plej granda parto de la genoj, kion ili faras", diras genbiologo en Munkeno. Je la unua fojo nun disponeblas iloj por lokigi specifajn genojn pri unuopaj tritikaj kromosomoj. Per tio dezirindaj ecoj povus esti trovitaj kaj esti uzataj celite por la bredado por ricevi subspecojn de la tritiko kiuj estos taŭgaj por estonta kultivado.

Ĝis nun oni atentis precipe pri grandaj kaj multaj grajnoj. "Pro la atentado je certaj eceroj aliaj eceroj estis neglektataj", diras la esploristo. Temas ĉe tio pri la infektiĝemo por parazitoj kaj bakterioj, rompiĝrezisto kaj klimata rezisto. Ekzistas grandegaj kolektoj da sovaĝaj specoj de tritiko. Oni volas nun igi utiligebla tiun rezervujon de genoj kaj kombini bazajn ecojn de la elitaj linioj kun ecoj kiuj troviĝas en la sovaĝaj specoj.

Tritiko estas apud rizo kaj maizo la plej grava nutraĵo por la kreskanta monda loĝantaro. Sed konstateblas stagno de la rikoltokvantoj. La agroĥemio ne plu povas helpi. Nun nur novaj bredoj de tritiko povas helpi. Por atingi tion la genanalizo helpos per mallongigo de tempo kiu necesas por la novaj bredoj.

Genaro de tritiko deĉifrita Wheat genome deciphered