×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Gelatenbombona eksperimento

Gelatenbombona eksperimento

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio En la 1960-aj jaroj usona psikologo Walter Mischel taksis la kapablon de tri- ĝis kvarjaraj infanoj prokrasti kontentiĝon. Nun li verkis libron pri la rezultoj de eksperimento, kiun li kondukis en antaŭlernejo de la universitato de Stanford en Usono. Kvincent infanoj partoprenis.

Esploristo montris teleron kun granda dolĉa bombono (“marshmallow“ en la angla) al infano, kiu sidiĝis sola en malgranda ĉambro, kaj klarigis al la infano ke li povas manĝi la bombonon tuj, sed se li sukcesis atendi 15- ĝis 20 minutojn, li ricevos du bombonojn anstataŭ unu. Tiam la esploristo forlasis la ĉambron, kaj la infano restis ĉe la tablo kun la bombono antaŭ si.

Triono de la infanoj prenis tuj la bombonon. La aliaj, kiuj decidis atendi, uzis diversajn strategiojn por pasigi la 15-20 minutojn. Ili kovris la okulojn, deturnis sin de la telero, piedbatis la tablon, faris grimacojn, aŭ imagis ke la dolĉaĵo estu nura bildo.

Dum 50 jaroj Walter Mischel sekvis la vivon de 94 de la iamaj partoprenantoj kaj observis ke tiuj, kiuj rezistis la tentadon tuj manĝi la bombonon, ĝuis pli da sukceso en la kariero. Kiel plenkreskuloj ili montris pli da persistemo kaj pacienco kaj havis pli bonajn rezultojn en la lernejo kaj en la universitato ol la aliaj.

Kritikantoj de la eksperimento atentigas ke en la jaroj post la eksperimento Mischel pritraktis nur malgrandan grupon de la unuaj partoprenantoj. Ili konsideras ke pro tio la rezultoj ne estas fidindaj, ĉar oni ne scias, kio okazis kun la aliaj infanoj. Ili ankaŭ opinias ke cirkonstancoj en nia moderna mondo ofte devigas nin preni rapidajn decidojn kaj oni povas perdi multajn ŝancojn se oni tro prokrastas!

Tamen, laŭ Daniel Goleman, estimata usona verkisto kaj psikologo, la eco regi impulsojn ludis gravan rolon, ne nur ĉe lernado en lernejo aŭ universitato sed ankaŭ ĉe la akiro de multaj sociaj kapabloj. En lia libro “Emocia Inteligenteco” (“Emotional Intelligence“) li konstatis ke ĉi tiu kapablo estas la fundamento de la emocia memregado kiun oni bezonas por atingi multnombrajn celojn kaj en la privata kaj en la publika vivo. Li priskribas novajn metodojn, kiujn instruistoj en Usono uzas en lernejoj por kuraĝigi infanojn plifortigi tian kapablon.

Gelatenbombona eksperimento Gelatin candy experiment