×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Eternaj ludiloj

Eternaj ludiloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La homo havas plurajn kuriozajn trajtojn. Unu el ili estas ludemo. Krom Homo sapiens, oni trafe povus nomi lin Homo ludens. Ĉiuj psikologoj konsentas, ke tre grava por sana formiĝo de infana menso estas abunda ludado dum la unuaj vivojaroj. Kaj tiu ludemo ĉe multaj el ni daŭras la tutan vivon. Oni povus skribi ian historion pri la homaro surbaze de ludiloj inventitaj dum jarmiloj. Kelkaj el tiuj ludiloj fariĝis eternaj kaj furoras en ĉiuj kulturoj, ĉie tra la mondo. El tiuj, la pilko estas eble la plej sukcesa, unuanime amata. Sed ni povus memori pri aliaj klasikuloj: la kajto, la volano, la ŝtonĵetilo, la turbo, la balancilo, kaj aliaj. En moderna tempo, pupino “Barbie” plaĉas al knabinoj jam de jardekoj, kaj dinosaŭretoj al knaboj.

En ĉi tiu jaro 2014 jubileas unu el tiuj modernaj ludiloj, kiu sukcesis allogi ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn. Eble precipe plenkreskulojn. Temas pri speco de puzlo nomata “magia kubo”, kreita de la hungaro Ernö Rubik, en la jaro 1974. Ĝi estas regula sesedro (kubo), ĝenerale el plasta materialo, kies malsamkoloraj facoj (edroj) siavice dividiĝas je po 9 partoj. Per lerte elpensita interna meĥanismo, eblas movi ĉiujn tiujn kuberojn laŭ rektaj linioj, en ortangulaj direktoj. Per tio la eroj de la diversaj facoj fariĝas diverskoloraj. La problemo estas fari, ke ĉiu faco havu nur unu solan koloron. Ekzistas modeloj kun pli granda nombro da subdividoj, do multe pli komplikaj. Ekzistas eĉ modeloj en formoj de piramido, diamanto kaj poliedro. Ĝi estas unu el la plej popularaj ludiloj en la mondo. Jam disvendiĝis 900 milionoj da ekzempleroj. Rubik estis profesoro pri Arto kaj Manlaboro en Budapeŝto kaj intencis faciligi per sia kubo la instruadon de tridimensiaj konceptoj. La kombinoeblecoj per lia kubo atingas la ciferon de kvarilionoj; se iu homo povus senripete ŝanĝi la eblajn poziciojn je rapideco de unu ŝanĝo en ĉiu sekundo, li bezonus pli ol unu trilionon da jaroj por kompletigi la tuton! Tamen, matematikistoj sukcesis elpensi formulojn kaj manierojn, kiuj permesas solvi la problemon post apenaŭ dudeko da movoj. Lertuloj jam sukcesis fari tion post kelkaj sekundoj! La unua Monda Konkuro pri Magia Kubo okazis en la jaro 1982, kaj ekde la jaro 2003 ĝi okazas ĉiun duan jaron. En Brazilo okazas ĉiujare simila konkuro, ekde 2012, laŭ diversaj kategorioj: laŭ la tempo, per unu sola mano, kun kovritaj okuloj, per malpli da movoj, per kovritaj okuloj kaj pluraj kuboj, eĉ per la piedoj. Efektive, ne ekzistas limoj por la homa ludemo.

Eternaj ludiloj Eternal toys