×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Esperanto bezonas teknikon

Esperanto bezonas teknikon

Israelaj psikologoj proponas cele al malstreĉo de la palestino-konflikto la psikoteknikon de la "paradoksa interveno".

Ĉu eblas liberigi tutajn popolojn, kiuj dum jardekoj kaptiĝis en psikaj kaptiloj, ĉu oni povas fari tion eble tiel kiel tion atingis Viktor Frankl kaj Paul Watzlawik apoge al la tradicia saĝeco de la rabenoj ĉe individuoj? Tie paciento kun manio de sinlavo ricevis la rekomendon, lavi la manojn duoble pli ofte, kaj balbutanto rajtis balbutadi senĉese, ambaŭ resaniĝis.

La procedo nomiĝas "paradoksa interveno" - temas pri tio ke oni ne volas malbonigi aŭ forargumenti certan pensadon kaj/aŭ konduton, sed tute male, troigi ĝin ĝis absurdeco por rompi ĝin - kaj grupo de israelaj sociesploristoj nun testis tion tie, kie temas pri pli ol nur sinlavado de manoj aŭ pri balbutado: Ĉe la ŝajne senelire ŝtoniĝinta konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj, ĝi jam daŭras pli ol 60 jarojn - siatempe aperis la unuaj rezolucioj de UNO pri la afero - , intertempe jam la tria generacio estas kaptita en ĝi. Liberigajn operacojn provas pacaktivuloj de kelka tempo per "intervenoj": Tiuj intervenoj devus malfermi la tunelajn vidojn, kiuj vidas en la propra pozicio nur bonon kaj en la alia pozicio nur malbonon, tiamaniere ke ili ekzemple disponigas informojn aŭ ke ili aranĝas renkontojn kun la alia flanko. Tre efika tio ne estas , la dezirata efiko estas en plej bona kazo nur mallongdaŭra, ofte la intervenoj eĉ pli ŝtonigas la vidon: La propra pozicio devas ne diseriĝi, jen timo pri ĝia perdo.

Tial porpaca neregistara organizo (La fondaĵo por rekono, toleremo kaj paco) petis israelajn psikologojn ĉirkaŭ Eran Halperin (Jerusalemo), trovi novan ideon. Kaj la esploristoj elpensis sekve al Frankl kaj Watzlawik strategiojn de la paradoksa interveno, en kiuj politikaj konvinkoj de malmol-liniuloj ne estu moligataj per kontraŭaj informoj, sed ke ili estas akceptataj kaj tiamaniere transreale konsiderataj ke ankaŭ la plej granda malmolulo devos ridi. Ke io tia povas liberigi homojn eĉ ĉe profunde sidantaj antaŭjuĝoj el "fermita menso", tion estis montrinta studaĵo antaŭ jaroj en Usono, ĉe kiu temis pri homoj kiuj havis tre konservemajn imagojn pri la rolo de la virinoj. Oni demandis al ili la jenon: "Kial vi simpatias kun viroj, kiuj kredas ke virinoj iru nudpiede kaj estu senĉese gravedaj? " Tio efikis, almenaŭ je peco. Ĉu tio povas alporti malstreĉon ankaŭ ĉe politikaj malmoliĝoj? La grupo ĉirkaŭ Halperin komisiis reklamagentejojn produkti filmetojn kiuj similis al balotfilmetoj de ekstreme dekstre starantaj partioj en Israelo, la esploristoj ankoraŭ pli troigis la akcentadon de la militara kaj morala supereco: "Ni bezonas la konflikton por ke ni havu la plej fortan armeon de la mondo!" Tio estis unu el la mesaĝoj, alia mesaĝo montris kaj laŭdis la bonfarojn de tiu armeo: En tiu filmeto israelaj soldatoj helpas al palestinaj civiluloj ĉe io ajn. Louis Armstrong fone kantis "What A Wonderful World", kaj fine resumis parolisto: "Por povi senti nin virtaj, ni bezonas la militon! " Tiaj filmetoj estis prezentataj al la duono de la testpersonoj - ĉiuj el ili estis israelaj judoj, kun plej diversaj politikaj konvinkoj - al la alia duono estis prezentata kontrolcele filmetoj kun turisma reklamo pri Israelo. La truko efikis, precipe ĉe adeptoj de dekstraj partioj, ili pripensis siajn poziciojn, plimildiĝis en la atribuado de ĉia kulpo al la palestinanoj kaj disvolvis kompromisemon. La efiko daŭris, tion montris enketoj unu jaron post la testo, kaj la efiko havis konsekvencojn: La eksperimento daŭris dum la balotkampanjo de la jaro 2013, kaj politike destre starantaj partoprenantoj indikis ke pro la eksperimento ili metis la kruceton sur la balotslipo iom pli al la mezo de la politika spektro.

Esperanto bezonas teknikon Esperanto needs technique