×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Elektrizado de Johann Sebastian Bach

Elektrizado de Johann Sebastian Bach

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Duonjarcenta datreveno de la sintezilo Je la komenco de tiu ĉi sonartikolo vi povas aŭskulti mallongan parton de la "movimento-allegro" konstituantan la enkondukon de "Koncerto Brandenburga No.3 en Sol maĵora" de Bach. Unue ĝi estas ludata fare de simfonia orkestro kaj poste per elektronika sintezilo.

Antaŭ 50 jaroj, kiam la juna usona elektronika inĝeniero Robert Moog [moog] prezentis sian sonan sintezilon, tiamaj komponistoj estis certaj, ke la muzika mondo radikale ŝanĝiĝos. Temis pri mirinda elektronika aparato kapabla produkti tute novajn sonojn. Jam ekde la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, kelkaj eŭropaj komponistoj, kiel la germano Karlheinz Stockhausen, revis eltrovi alternativon al la tradicia muziko kaj al ĝiaj muzikaj instrumentoj.

Kaj tiam aperis la tiel nomata moog-sintezilo, plennova muzika instrumento kun nekredeblaj kapabloj, kiu helpe de normala klavaro intime proksimigis la komponistojn al iliaj komponaĵoj. Post kelkaj jaroj aperis mini-moog-sintezilo, kiun oni povis facile kunporti sur la koncerta scenejo. Ĝi profunde influis la rok-muzikon de la komencaj 70-aj jaroj.

Tamen la sintezilo ne kaŭzis la sopiritan revolucion. La revo de avangardaj muzikistoj liberigi muzikon el ĝia dependeco de eksteraj faktoroj ne plenumiĝis per la nova instrumento. Ne, ĉar la sintezilo estis limigita, sed ĉar forĵeto de tradiciaj muzikiloj kaj koncertoj ludataj fare de vivantaj muzikistoj kaj ilia anstataŭigo per laŭtparoliloj, pruviĝis fakte kiel utopio. La tradicia klasika muziko tute ne rezignis pri sia historia esenco de sceneja arto, plenumita fare de homoj por aliaj homoj kaj celanta ĉiujn sensojn ne nur aŭdadon.

La inventisto konsciis, ke por reklami kaj vendi sian revolucian aparaton, li estis devigita uzi specialajn rimedojn. Moog petis helpon de juna nekonata usona komponisto, Wendy Carlos, kiu jam eksperimentis elektronikan muzikon. Tiel naskiĝis la ideo kunmunti, frazon post frazo, muzikon de Bach per moog-sintezilo imitante la orkestrajn instrumentojn. Komence la disko ricevis la titolon "La elektronika Bach" sed poste oni eltrovis la multe pli trafan titolon, "Ŝaltita Bach", kiu memorigas ankaŭ elektrajn aŭ elektronikajn cirkvitojn. La disko "Ŝaltita Bach" estis eldonita en 1968 kaj en ĝi troviĝas la Brandenburga Koncerto, la "Ario por Sol-kordo" kaj aliaj komponaĵoj de Bach, kelkaj konataj kaj aliaj, kiuj fariĝis popularaj dank' al disko mem. Tiu disko fariĝis unu el la plej venditaj diskoj en la historio.

Ĝiajn muzikaĵojn oni aŭskultas ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ ilia simpleco, iom naiva por la modernaj oreloj. Ili estas riĉaj per magio kaj humuro kaj fascinas per mirinda precizeco, ne homa, kiu ĝuste kongruas kun la spirito de Bach, miksanta sentimenton kun baroka mekanikeco.

Rilate al la idoj de la unua sintezilo, ili estas nemalhaveblaj ludiloj por la nuntempa ĉiuspeca kaj ĉiucela muziko.

Elektrizado de Johann Sebastian Bach Electrification by Johann Sebastian Bach