×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Dankemo protektas la menson

Dankemo protektas la menson

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉiuj konsciencaj gepatroj instruas al siaj idoj, ke ili devas esprimi dankon, kiam ili ricevas komplezon. Kaj tiu instruado, kiel oni scias, postulas tempon, ĉar verŝajne dankemo ne estas aŭtomata, natura emo ĉe la homa specio. Male, ĉiuj konsentas, ke egoismo estas natura eco de etinfanoj.

Aliflanke, infanoj (kaj plenkreskaj homoj!) sentas senduban plezuron, kiam oni laŭdas ilin kaj rekonas ilian valoron. La diferenco estas, ke laŭdado kaj rekonado ne sufiĉas! Ĉi tiuj ne plene kontentigas la homan psikan bezonon.

Tiaj konsideroj, bone konataj de ordinaraj personoj, fariĝis lastatempe temo por scienca esploro fare de psikologoj en Kalifornio, Usono. Jen la kurioza afero: ĉu eblas science esplori tian subjektivan senton, kia estas dankemo?

Tamen, jes! La esplorista laborgrupo venis al konkludo, ke homoj, kiuj tendencas al dankemo pri tio, kion ili ricevas de aliaj homoj aŭ de la vivo mem, tiuj estas homoj pli sanaj, laŭ psika vidpunkto. Ju pli forta la sento pri dankemo, malpli ofta la okazado de depresio kaj angoro. La esploro elvolviĝis laŭ la jena metodo.

Oni dividis la testopersonojn en tri grupojn. Tiuj en la unua grupo devis noti en kajero, unufoje en ĉiu semajno, po kvin situacioj, ĉe kiuj ili ekhavis la emon danki. Tiuj en la dua grupo devis noti po kvin situacioj, ĉe kiuj ili eksentis maltrankvilecon, zorgemon. Tiuj en la tria grupo devis noti po kvin tute neŭtralaj situacioj, sen rilato kun ilia emocio. La statistikaj kalkuloj montris, ke la homoj en la unua grupo suferis malpli da laciĝo, kapdoloro kaj stomakdoloro, kompare kun la aliaj testopersonoj.

La psikologoj tamen substrekas, ke ne sufiĉas “senti” dankemon – necesas esprimi ĝin, prefere al tiu homo aŭ grupo, kiu bonfaris al ni. Natura fenomeno estas, ke ju pli dankemaj ni estas, des pli bonaj estas niaj rilatoj kun aliaj homoj, kaj tio plu vastigas nian kontentecon kaj feliĉon. Oni povus demandi: ĉu estas facile naski kaj nutri en si mem la senton pri dankemo? Verŝajne ne por ĉiuj. Oni proponas al tiuj, kiuj sentas sin pli “fermitaj”, ke ili trejnu sin. Taŭga tekniko estas noti per taglibro travivitajn tiajn situaciojn. Ekkonscii pri tiu sento estas esence grave. Kaj se oni povas persone esprimi tion al la koncerna bonfarinto, des pli efike. Jen kial mi finas ĉi tiun modestan artikoleton per elkora danko al la kreinto de la Esperanta RetRadio – kaj al la karaj geaŭskultantoj.

Dankemo protektas la menson Gratitude protects the mind

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉiuj konsciencaj gepatroj instruas al siaj idoj, ke ili devas esprimi dankon, kiam ili ricevas komplezon. Todos os pais conscienciosos ensinam a seus filhos que devem expressar gratidão quando recebem um favor. Kaj tiu instruado, kiel oni scias, postulas tempon, ĉar verŝajne dankemo ne estas aŭtomata, natura emo ĉe la homa specio. E esse ensino, como sabemos, requer tempo, porque provavelmente a gratidão não é uma tendência automática e natural da espécie humana. Male, ĉiuj konsentas, ke egoismo estas natura eco de etinfanoj. Pelo contrário, todos concordam que o egoísmo é uma característica natural das crianças.

Aliflanke, infanoj (kaj plenkreskaj homoj!) sentas senduban plezuron, kiam oni laŭdas ilin kaj rekonas ilian valoron. La diferenco estas, ke laŭdado kaj rekonado ne sufiĉas! Ĉi tiuj ne plene kontentigas la homan psikan bezonon.

Tiaj konsideroj, bone konataj de ordinaraj personoj, fariĝis lastatempe temo por scienca esploro fare de psikologoj en Kalifornio, Usono. Jen la kurioza afero: ĉu eblas science esplori tian subjektivan senton, kia estas dankemo?

Tamen, jes! La esplorista laborgrupo venis al konkludo, ke homoj, kiuj tendencas al dankemo pri tio, kion ili ricevas de aliaj homoj aŭ de la vivo mem, tiuj estas homoj pli sanaj, laŭ psika vidpunkto. Ju pli forta la sento pri dankemo, malpli ofta la okazado de depresio kaj angoro. Quanto mais forte o sentimento de gratidão, menos frequente a ocorrência de depressão e ansiedade. La esploro elvolviĝis laŭ la jena metodo. A pesquisa desenvolveu-se de acordo com o seguinte método.

Oni dividis la testopersonojn en tri grupojn. Tiuj en la unua grupo devis noti en kajero, unufoje en ĉiu semajno, po kvin situacioj, ĉe kiuj ili ekhavis la emon danki. Os do primeiro grupo tiveram que anotar em um caderno, uma vez por semana, cinco situações em que sentiram vontade de agradecer. Tiuj en la dua grupo devis noti po kvin situacioj, ĉe kiuj ili eksentis maltrankvilecon, zorgemon. Os do segundo grupo tiveram que anotar cinco situações em que se sentiram ansiosos, preocupados. Tiuj en la tria grupo devis noti po kvin tute neŭtralaj situacioj, sen rilato kun ilia emocio. La statistikaj kalkuloj montris, ke la homoj en la unua grupo suferis malpli da laciĝo, kapdoloro kaj stomakdoloro, kompare kun la aliaj testopersonoj.