×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Danĝera misuzado de statistiko

Danĝera misuzado de statistiko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Dum la lastaj semajnoj Brazilo plonĝis en furiozan kampanjon por novaj balotoj. Milionoj da voĉdonantoj devis elekti deputitojn, senatanojn kaj respublikprezidanton. Malgraŭ iom da elreviĝo rilate la kompetentecon kaj honestecon de politikistoj, iom post iom fervoro kaptis la loĝantaron kaj pasio ekregis la animojn. Akraj disputoj, personaj atakoj kaj emocioplenaj interparoloj invadis la stratojn, oficejojn, lernejojn, hospitalojn, bankojn – ĉien ajn, kie homoj emis defendi aŭ ataki kandidatojn.

En tian socian bolantan kaldronon influis neatendita elemento: statistiko. En la unua etapo de la brazilaj balotoj la statistikaj prognozoj rilate la tendencojn de la voĉdonado montriĝis ofte kontraŭdiraj. Almenaŭ unu kandidato al la prezidanteco ricevis multe pli da voĉoj ol oni antaŭvidis ĝis la lasta momento. Tio vekis lavangon da kritikoj, ĉar supozeble tiuj misprognozoj influis la pensmanieron de la popolo. Siavice, la institutoj, kiuj respondecis pri la enketado, argumentis, ke ili ne kulpas, sed kulpas la hezitemo kaj ŝanĝiĝemo de la voĉdonantoj. Oni do ekdubas pri la valoro kaj ĝusteco de statistiko rilate al sociaj fenomenoj. Kion pensi pri statistiko? De tempo al tempo oni disvastigas strangajn “veraĵojn” surbaze de ciferoj. Scienca esploro antaŭ kelkaj jaroj eltrovis, ke laŭ striktaj kalkuloj, maldekstramanuloj estas malpli inteligentaj ol dekstramanuloj. Okazis skandalo, kiam oni malkonfirmis la datumojn. Lastatempe, usona cinikulo eĉ kreis retejon sub la nomo “Misrilatoj”. Interalie ĝi informas, ke ekzistas statistika rilato inter elspezoj por scienco kaj kvanto da memmortigoj! Kaj inter konsumado de margarino kaj eksedziĝoj... Kompreneble, la intenco ne estas malkredindigi sciencon, sed montri, ke necesas kriteria uzado de sciencaj datumoj. Statistiko kiel scienco naskiĝis en la 17-a jarcento, kun gravaj kontribuoj de geniuloj kiel Pascal kaj Fermat. Ĝi fariĝis nemalhavebla instrumento en la manoj de ekonomikistoj, inĝenieroj, biologiistoj, psikologoj, kaj aliaj. La tuta atingo de scienco en la moderna mondo ne ekzistus sen helpo de statistiko. Sed kune kun ĝi alvenis iuj malvirtoj: esploristoj foje pasie enamiĝas en siajn teoriojn kaj konscie aŭ nekonscie tordas la kalkulojn por pruvi ilin. Memkompreneble, kulpas ne la scienco mem, sed la misuzo de ĝiaj fundamentoj. Scienco kaj pasio ne paŝas kune. Tio, kio ĵus okazis en Brazilo, ripetas la motivon de humura frazo atribuata al Mark Twain: “Ekzistas tri specoj de malveraĵoj: mensogoj, grandaj mensogoj kaj statistikaĵoj...” Se temas pri politiko, necesas des pli da prudento!

Danĝera misuzado de statistiko Dangerous misuse of statistics