×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu vi konas mikroverdaĵojn?

Ĉu vi konas mikroverdaĵojn?

Noviga urba bieno en Berlino

En la kovrilo de la populara berlina revuo "Zitty", dediĉita al la plej novigaj projektoj en Berlino, aperas la foto de tri israelaj junuloj (vidu la supran bildon). Apud iliaj piedoj videblas verdaj kreskaĵoj nomataj "mikroverdaĵoj". Mikroverdaĵoj estas etaj verdaj tigoj, kun altaj nutraj valoroj, ĝis nun uzitaj ĉefe en prestiĝaj restoracioj por dekori kaj spici rafinitajn pladojn.

En la rilata revua artikolo, oni nomis la triopon da junuloj "la estonto de la urbo" kaj "homoj, kiuj transformis etajn ideojn en parton de granda revolucio". Tre flataj vortoj por la tri junuloj, kiuj, sub la nomo "INFARM", evoluigas avangardajn metodojn por kultivado de nutraĵoj malproksime de la kamparo kaj ĝuste ene de urboj. La novaj urbaj agrikulturistoj konstruis sian futurisman bienon en la berlina kvartalo Kreuzberg, adaptinte industrian magazenon en la malantaŭa korto de loĝeja konstruaĵo kaj memfide asertas, ke per iliaj teknikoj oni povos kultivi ion ajn - eĉ terpomojn.

INFARM evoluigas kombinaĵojn de du konataj metodoj de plantokultivado: hidrokulturo kaj aerokulturo. Per hidrokulturo la plantoj kreskas ne en la grundo, sed en nutrada solvaĵo aŭ per ĝi trasorbita neŭtra materialo. Aerokulturo diferenciĝas pro tio, ke akvo, riĉigita per nutraĵaj mineraloj, estas nebule ŝprucigita rekte sur la radikaro de la plantoj. Artefarita lumigado anstataŭas la sunon kaj tiel oni povas certigi optimumajn kondiĉojn por kreskado dum la tuta jaro.

La altteknologia bieno aspektas kiel dekoracio por sciencfikcia filmo. Cele al memfinancado, la entreprenistoj komercigis etan hejman forcejon, faldeblan laŭ la japana origamio (vidu supre dekstre en la bildo). En ĝi, helpe de tute natura gelateno el algoj kaj sen akvumado, eblas etskale kultivi mikroverdaĵojn.

Kompreneble la entreprenistoj de INFARM direktiĝas al larĝskalaj projektoj por produkti nutraĵon por grandaj lokaj komunumoj, restoracioj kaj firmaoj. Ilia una granda kliento estas hotelo en okcidenta Berlino, kiu instalis sistemon por kultivi spicajn herbojn por sia prestiĝa restoracio.

Ili antaŭvidas la neceson, ke en malproksima estonto oni nepre instalu ankaŭ en pluretaĝaj loĝdomoj, similajn sistemojn, kiuj kontribuos al nutrado de miloj da loĝantoj. "Vole nevole, la homaro eniris en seneliran situacion", ili klarigas, "ĝis la jaro 2050, 70% de la taksataj 9 miliardoj da homoj en la mondo, loĝos en urboj. La nunaj agrikulturaj kaj loĝistikaj sistemoj ne kapablos provizi la homaron per sufiĉa nutrado, se ankaŭ la urboj ne fariĝos produktemaj". La futurismaj kulturmetodoj havas ankaŭ aldonajn avantaĝojn. Dank' al bonege kontrolita medio, draste malpliiĝas la malsanoj kaj la malutilaj insektoj, kiuj damaĝas la nutraĵojn kreskantajn en la kampoj. Krome pro ilia proksima lokiĝo, ili perfekte retenas sian freŝecon, guston kaj nutrajn valorojn, kiuj nuntempe perdiĝas dum la vojaĝo al nia plado.

Ĉu vi konas mikroverdaĵojn? Do you know microgreens?