×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu vi deziras ĝui sanan maljunaĝon?

Ĉu vi deziras ĝui sanan maljunaĝon?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio Telomeroj estas protektaj ĉapoj ĉe la finoj de kromosomoj. Kutime ju pli ni aĝas des pli la telomeroj mallongiĝas ĉar ĉiun fojon kiam ĉelo dividiĝas, la telomeroj iĝas iomete mallongaj. Pro tio oni nomis ilin „la horloĝon de la vivo“.

Esploristoj trovis konekton inter mallongaj telomeroj kaj multaj malsanoj kiel kancero, demenco, kaj apopleksio. Sed antaŭ nelonge sciencisto ĉe la Universitato de Kalifornio en San Francisko, Doktorino Elizabeth Blackburn kaj siaj kunlaborantoj trovis enzimon nomata „telomerazo“ kiu povas ripari telomerojn.

En 2009 la eltrovintoj ricevis la Nobel-Premion por Medicino pro sia laboro.

Sed ili ankaŭ eltrovis ke diversaj formoj de streĉado influas la telomerojn kaj ili decidis testi la hipotezon ke oni povus plilongigi telomerojn se oni ŝanĝas la vivostilon.

Tiucele ekde 2008 esploristoj de la universitato sekvis dum kvin jaroj en malgranda pilotstudio la progreson de 35 viroj kiuj havis kanceron de la prostato en frua stadio. Deko da malsanuloj konsentis ŝanĝi sian vivmanieron. Ili manĝis pli da fruktoj, legomoj kaj nerafinitaj grajnoj kaj malpli da graso kaj rafinitaj karbonhidratoj. Ili piediris dum 30 minutoj ses tagojn de la semajno kaj sekvis streĉreduktigan programon, kiu enhavis mildajn jogajn etend- kaj spirekzercojn kaj meditadon. Ili ankaŭ partoprenis renkontiĝon ĉiun semajnon por intensigi sociajn kontaktojn.

Kiam la sciencistoj mezuris la longecon de la telomeroj en ĉi tiu grupo, ili trovis “signifan” plilongiĝon de la telomeroj je ĉirkaŭ 10 procentoj. Krome ju pli konscie viroj sekvis la rekomenditan programon des pli frapantaj estis la pliboniĝo.

Malsimile al tiuj rezultoj, la telomeroj ĉe la viroj kiuj neniel ŝanĝis la vivmanieron mallongiĝis je preskaŭ 3 procentoj, kio estas la kutima malkresko.

Necesas pli da esplorado por eltrovi ĉu tiuj rezultoj estu validaj ne nur por viroj kun kancero de la prostato sed ankaŭ por la cetera loĝantaro.

Intertempe du novaj esploroj montras similajn rezultojn. En la unua eksperimento sciencistoj interesiĝis pri la telomeroj de 239 virinoj, kiuj raportis diversajn streĉajn okazaĵojn kiujn ili travivis dum unu jaro. Ĉe tiuj kiuj sekvis similan tagan programon al tio de la dek viroj kun prostata malsano, la streĉaĵoj ne mallongigis la telomerojn en la imunsistemo. Ĉe la aliaj kiuj ne havis bonan vivostilon, ĉiu streĉa evento kaŭzis signifan mallongiĝon de la telomeroj.

Nova studado eksploras la efikojn ĉe la telomeroj de la trinkado de dolĉaj komercaj limonadoj kaj konstatis signifan mallongiĝon de la telomeroj en la blankaj sangaj globetoj ĉe partoprenantoj kiuj ofte trinkis tiajn limonadojn.

Evidente telomeroj estas ne nur “horloĝo de la vivo” sed ankaŭ spegulo, kiu montras la sanstaton de nia korpo kaj menso.

Mi estas scivolema, kiom da homoj estos pretaj ŝanĝi la vivostilon por plibonigi la eblecon ĝui ne nur longan sed ankaŭ pli sanan maljunaĝon.

Ĉu vi deziras ĝui sanan maljunaĝon? Do you wish to enjoy a healthy old age?