×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu ekzistas alternativo al lernejoj?

Ĉu ekzistas alternativo al lernejoj?

La iluzio de interreta lernado

Ĉiu ajn povas konstati, ke kiam junuloj, ne gravas ĉu infanoj aŭ ĉu adoleskantoj, okupiĝas pri komputilo memkompreneble ili preferas ludi anstataŭ lerni. En epoko, kie infanoj naskiĝas ene de kulturo de interreto kaj kompufonoj, la lernoprocezo tre signife ŝanĝiĝis.

Komputiloj kaj interreto proponas dekojn da novaj rimedoj, kiuj celas helpi al lernantoj memlerni kaj trafe ekzerci lernomaterialojn. Reta teknologio permesas ankaŭ simuli ĉeeston en fora klaso per virtualaj rimedoj. Tamen, laŭ la rezultoj de multjaraj spertoj en tiaj edukaj metodologioj, oni povas prudente konkludi, ke "la antaŭviditaj avantaĝoj kaj esperitaj efikoj de fora reta lernado estis nerealaj - ankoraŭ ne ekzistas alternativo al lernejo".

La termino "fora lernado" rilatas al fizika distanco sed reta lernado povas okazi ankaŭ en lerneja klaso. Reta lernado donas grandan flekseblecon de tempo kaj loko kaj tio estas ĝia centra avantaĝo. Lernanto povas lerni ĉiuhore, ĉiuloke kaj per nombro de aparatoj: kompufonoj, tabuletaj aŭ porteblaj aŭ surtablaj komputiloj kaj tre baldaŭ eĉ per kompu-brakhorloĝoj.

Ĉefa defio en tia lernado estas surpreni memrespondecon por discipline kaj sisteme lerni. Sendube el tio originas ĝia serioza malfacileco: "eĉ multaj plenaĝuloj preferas ludi per komputilo anstataŭ lerni! ". Multaj spertuloj opinias, ke fora memlernado ne povas anstataŭi akiron de aliaj kapabloj kiel okazas en lernejo. Tie okazas fizika kontakto de lernantoj kun kamaradoj kaj ekzistas preciza subdivido de tempo, kiun oni estas devigita precize respekti.

Krome la lerneja medio havas ankaŭ aliajn taskojn ne malpli gravajn ol lernado de studobjektoj. Rekta ĉiutaga fizika interagado de infanoj kun samaĝuloj kaj kun plenaĝuloj, ekster la familio, kaj spertoj de socia konduto kadre de reguloj kaj leĝoj, tre kontribuas al socia edukado, kiu gravas ne malpli ol akiro de scioj. Kompreneble fronta instruado en klaso ne nuligas la neceson integri en lernejo trafan uzadon de informadikaj kaj komunikaj metodoj, kiam tio donas realajn avantaĝojn.

Teknologio tre gravas ankaŭ en edukado sed, malgraŭ dekoj da klere ruzaj retejoj, sistemoj kaj lernometodoj, objektiva analizo de ĝia integrigo en lernejoj rimarkigas, ke la rezultoj estas mizeraj: ekscesaj investoj cele al ne realaj esperoj. Lernejaj administrantoj iom naive esperas, ke teknologiaj sistemoj plibonigos, preskaŭ aŭtomate, la rezultojn de lernado sed eĉ ne sufiĉe bone antaŭvidas ilian ekonomian influon, ĉar tiuj sistemoj postulas ĝisdatigojn kaj anstataŭigojn ĉiujn kelkajn jarojn.

Samkiel aliaj teknologioj, ankaŭ la teknologio por lernado evoluas je vertiĝodona rapideco. Tio ege malfaciligas ĝian efektivigon ĝuste en la edukaj strukturoj, kiuj tradicie emas resti senŝanĝaj.

Ĉu ekzistas alternativo al lernejoj? Is there an alternative to schools?