×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu eblas lerni dum dormado?

Ĉu eblas lerni dum dormado?

Malhelas, ĉio dormas, nur mallaŭta murmurado interrompas la silenton: Voĉo de sonbendo parolas per trankviliga voĉo lernotajn vortojn en la orelojn de la dormanto. Kaj kion tiu voĉo dum nokto enflustras al ni, tio kvazaŭ per magia mano morgaŭ matene ĉeestu en nia memoro - tion almenaŭ promesas la ofertantoj de kursoj pri "lernado dum dormado". Sed ĉu tio entute funkcias?

Jam de jardekoj vagas la teorio pri "lernado dum dormado" tra gazetaro kaj interreto. Ĉi-rilataj produktoj ankoraŭ furoras. Ne estas mirinde, ĉar tiu metodo promesas ja la plejbonon al ĉiuj lernantoj kaj lernemuloj: Alkreskon de scio kvazaŭ per si mem. Se oni kredas la produktantojn de KD-oj kaj programoj por dumdorma lernado, tio estas vere unuaranga elekto: "Lernado dum dormado estas ebleco utiligi la forton de la subkonscio por lerni fremdajn lingvojn, por prepariĝi pri ekzamenoj aŭ por alpreni fakan scion", skribas ofertanto sur sia retpaĝo. La granda demando tamen estas: Ĉu tiuj ofertoj plenumas la promesojn? Ĉiam denove sciencistoj en pasinteco provis pruvi tian lernadon de io nova dum dormado. Tiucele ili aŭdigis al la testpersonoj novajn vortojn, muzikaĵojn aŭ aliajn akustikajn informojn. La tagon poste ili testis ĉu la testantoj povis rememori la dumdorman aŭditaĵon. Aliaj esploristoj testis ĉu iliaj testantoj povis pli bone memorteni novajn vortojn aŭ muzikaĵojn, se ili estis aŭdintaj tion jam unufoje dum dormado.

Malbonŝance tamen baldaŭ montriĝis ke tiu ŝajne facila vojo al pli da scio ne funkcias - eĉ se lingvolernejoj kaj dubindaj interretaj ofertantoj reklamas tion ankoraŭ. La kaŭzo por tio estas ke nia cerbo dum dormado estas sufiĉe forte ŝirmita de la medio kaj tial impulsoj de ekstere - ĉu novaj vortoj aŭ memkonfirmigaj frazoj - apenaŭ trapasas tiun ŝirmon. Eĉ se la cerbo dezirus lerni ion novan, ĝi ne kapablas tion dum dormado - ĉar la informoj plejparte ne trovas la vojon en la cerbon.

Sed ŝajnas ke ekzistas escepto ĉe tio: Odoroj. Ĉar ili estas prilaborataj de la cerbo laŭ aparta maniero kaj ŝajne trairas la baron eĉ dum dormado. Kion tio signifas rilate al lernado dum dormado, tion esploristoj testis per muziko. Ili aŭdigis al la dormantaj testantoj sonojn kaj igis ilin samtempe enspiri diversajn agrablajn kaj malagrablajn odorojn tra spirmasko. Ĉiu sono ĉe tio estis kunligita kun certa variaĵo de odoro.

Sed ĉu ĉio tio atingis la cerbon de la testantoj? Kiel montriĝis, tio estis vere la kazo: Se ili flaris malagrablan odoron, la dormantoj senvole spiris malpli profunde, se aliflanke la odoro estis agrabla, ili enspiris pli profunde. Ankoraŭ dum la sama nokto la esploristoj nun testis, ĉu la cerbo memortenis la kunligon inter sonoj kaj odoroj: Ĉu la cerbo de la testantoj lernis la koncernajn kunligojn malgraŭ ripozado kaj ŝirmado? Tiucele la esploristoj denove aŭdigis la sonojn - sed ĉi-foje sen la akompana odoro.

Kaj jen: Se la testantoj aŭdis sonojn kiuj antaŭe estis kunligitaj kun agrabla odoro, ili vere enspiris pli profunde ol ĉe sonoj kiuj estis akompanataj de malagrablaj odoroj. Kaj ankaŭ post la vekiĝo tiu reago restis. Nur tiu simpla trejnado estas esence for de lernado de novaj vortoj aŭ de aliaj informoj. Kiu lernas novan lingvon aŭ kiu lernante preparas sin por ekzameno, al tiu restas nur la kutima lernado.

Eĉ se ni ne povas alpreni multe da novaj informoj dum dormado - dormado tamen povas helpi ĉe lernado. Ĉar dum tiu ripoza fazo okazas decida paŝo de la lernado: la transiro de senkonscie enfluintaj informoj al eksplicite komprenata scio. Nia cerbo utiligas la dormofazon por transmeti novajn informojn de la labormemoro al la longtempa memoro. En la sidejo de la longtempa memoro en la cerbo ekkreskas novaj nervokunligoj. Kaj nur tio plifirmigas la lernitaĵon kaj prizorgas ke ni rememoras tion post tagoj, semajnoj aŭ monatoj.

Kiu do volas optimumigi sian lernsukceson, tiu trankvile faru dormopaŭzon post ĉiu lernporcio - kaj atentu havigi al si sufiĉe da dormo dum la nokto. Ĉar kiu dumnokte daŭrigas la ensuĉadon de lernotaĵoj, tiu ne faras komplezon al si, sed nur malhelpas al la cerbo plenumi sian laboron. Precipe lernejaj infanoj bezonas sufiĉe da dormo ĉar ilia cerbo precipe dum la nokto estas tre aktiva por prilabori tion kion la infano dumtage lernis.


Ĉu eblas lerni dum dormado? È possibile imparare mentre si dorme?

Malhelas, ĉio dormas, nur mallaŭta murmurado interrompas la silenton: Voĉo de sonbendo parolas per trankviliga voĉo lernotajn vortojn en la orelojn de la dormanto. È buio, tutto dorme, solo un lieve mormorio interrompe il silenzio: una voce da un nastro parla con voce rassicurante parole da apprendere nelle orecchie del dormiente. Kaj kion tiu voĉo dum nokto enflustras al ni, tio kvazaŭ per magia mano morgaŭ matene ĉeestu en nia memoro - tion almenaŭ promesas la ofertantoj de kursoj pri "lernado dum dormado". E quello che quella voce ci sussurra durante la notte sarà presente nella nostra memoria domani mattina come per magia - almeno così promettono gli organizzatori dei corsi "imparare dormendo". Sed ĉu tio entute funkcias? Ma funziona affatto?

Jam de jardekoj vagas la teorio pri "lernado dum dormado" tra gazetaro kaj interreto. La teoria dell'"imparare dormendo" circola da decenni sulla stampa e su Internet. Ĉi-rilataj produktoj ankoraŭ furoras. I prodotti correlati sono ancora popolari. Ne estas mirinde, ĉar tiu metodo promesas ja la plejbonon al ĉiuj lernantoj kaj lernemuloj: Alkreskon de scio kvazaŭ per si mem. Non è sorprendente, perché quel metodo promette il meglio a tutti gli studenti e gli studenti: un aumento della conoscenza come se fosse di per sé. Se oni kredas la produktantojn de KD-oj kaj programoj por dumdorma lernado, tio estas vere unuaranga elekto: "Lernado dum dormado estas ebleco utiligi la forton de la subkonscio por lerni fremdajn lingvojn, por prepariĝi pri ekzamenoj aŭ por alpreni fakan scion", skribas ofertanto sur sia retpaĝo. Se credi ai produttori di cd e programmi per l'apprendimento del sonno, questa è davvero una scelta di prim'ordine: "Imparare dormendo è un'opportunità per utilizzare il potere del subconscio per imparare lingue straniere, preparare esami o acquisire conoscenze specialistiche ", scrive offerente sulla sua pagina web. La granda demando tamen estas: Ĉu tiuj ofertoj plenumas la promesojn? Ĉiam denove sciencistoj en pasinteco provis pruvi tian lernadon de io nova dum dormado. Ancora e ancora gli scienziati in passato hanno cercato di dimostrare questo tipo di apprendimento di qualcosa di nuovo durante il sonno. Tiucele ili aŭdigis al la testpersonoj novajn vortojn, muzikaĵojn aŭ aliajn akustikajn informojn. A tale scopo, hanno fatto sentire ai soggetti del test nuove parole, brani musicali o altre informazioni acustiche. La tagon poste ili testis ĉu la testantoj povis rememori la dumdorman aŭditaĵon. Il giorno successivo hanno testato se i soggetti riuscivano a ricordare ciò che avevano sentito mentre dormivano. Aliaj esploristoj testis ĉu iliaj testantoj povis pli bone memorteni novajn vortojn aŭ muzikaĵojn, se ili estis aŭdintaj tion jam unufoje dum dormado. Altri ricercatori hanno verificato se i loro soggetti potessero ricordare meglio nuove parole o brani musicali se li avevano già ascoltati una volta durante il sonno.

Malbonŝance tamen baldaŭ montriĝis ke tiu ŝajne facila vojo al pli da scio ne funkcias - eĉ se lingvolernejoj kaj dubindaj interretaj ofertantoj reklamas tion ankoraŭ. Sfortunatamente, tuttavia, si è presto scoperto che questo percorso apparentemente facile verso una maggiore conoscenza non funziona, anche se le scuole di lingue e i dubbi fornitori online lo pubblicizzano ancora. La kaŭzo por tio estas ke nia cerbo dum dormado estas sufiĉe forte ŝirmita de la medio kaj tial impulsoj de ekstere - ĉu novaj vortoj aŭ memkonfirmigaj frazoj - apenaŭ trapasas tiun ŝirmon. La ragione di ciò è che il nostro cervello durante il sonno è abbastanza fortemente schermato dall'ambiente e quindi gli impulsi dall'esterno - che si tratti di nuove parole o frasi autoaffermative - difficilmente passano attraverso quella schermatura. Eĉ se la cerbo dezirus lerni ion novan, ĝi ne kapablas tion dum dormado - ĉar la informoj plejparte ne trovas la vojon en la cerbon. Anche se il cervello volesse imparare qualcosa di nuovo, non è in grado di farlo durante il sonno, perché le informazioni per lo più non trovano la loro strada nel cervello.

Sed ŝajnas ke ekzistas escepto ĉe tio: Odoroj. Ma sembra esserci un'eccezione: gli odori. Ĉar ili estas prilaborataj de la cerbo laŭ aparta maniero kaj ŝajne trairas la baron eĉ dum dormado. Perché vengono elaborati dal cervello in un modo particolare e apparentemente attraversano la barriera anche durante il sonno. Kion tio signifas rilate al lernado dum dormado, tion esploristoj testis per muziko. Ciò che questo significa in relazione all'apprendimento durante il sonno è ciò che i ricercatori hanno testato con la musica. Ili aŭdigis al la dormantaj testantoj sonojn kaj igis ilin samtempe enspiri diversajn agrablajn kaj malagrablajn odorojn tra spirmasko. Ĉiu sono ĉe tio estis kunligita kun certa variaĵo de odoro. Ogni suono era collegato a una certa variazione di odore.

Sed ĉu ĉio tio atingis la cerbon de la testantoj? Ma tutto questo è arrivato al cervello dei tester? Kiel montriĝis, tio estis vere la kazo: Se ili flaris malagrablan odoron, la dormantoj senvole spiris malpli profunde, se aliflanke la odoro estis agrabla, ili enspiris pli profunde. Ankoraŭ dum la sama nokto la esploristoj nun testis, ĉu la cerbo memortenis la kunligon inter sonoj kaj odoroj: Ĉu la cerbo de la testantoj lernis la koncernajn kunligojn malgraŭ ripozado kaj ŝirmado? Sempre durante la stessa notte, i ricercatori ora hanno testato se il cervello ricordava la connessione tra suoni e odori: il cervello dei soggetti del test ha appreso le connessioni rilevanti nonostante il riposo e il riparo? Tiucele la esploristoj denove aŭdigis la sonojn - sed ĉi-foje sen la akompana odoro. A tal fine, i ricercatori hanno sentito di nuovo i suoni, ma questa volta senza l'odore di accompagnamento.

Kaj jen: Se la testantoj aŭdis sonojn kiuj antaŭe estis kunligitaj kun agrabla odoro, ili vere enspiris pli profunde ol ĉe sonoj kiuj estis akompanataj de malagrablaj odoroj. E questo: se i tester hanno sentito suoni precedentemente collegati a un odore gradevole, hanno inalato davvero più profondamente che con suoni accompagnati da odori sgradevoli. Kaj ankaŭ post la vekiĝo tiu reago restis. E anche dopo il risveglio quella reazione è rimasta. Nur tiu simpla trejnado estas esence for de lernado de novaj vortoj aŭ de aliaj informoj. Solo quella semplice formazione è essenzialmente lontana dall'apprendimento di nuove parole o altre informazioni. Kiu lernas novan lingvon aŭ kiu lernante preparas sin por ekzameno, al tiu restas nur la kutima lernado. Chi impara una nuova lingua o chi si prepara ad un esame imparando, rimane solo il solito apprendimento.

Eĉ se ni ne povas alpreni multe da novaj informoj dum dormado - dormado tamen povas helpi ĉe lernado. Ĉar dum tiu ripoza fazo okazas decida paŝo de la lernado: la transiro de senkonscie enfluintaj informoj al eksplicite komprenata scio. Perché durante quella fase di riposo avviene un passaggio cruciale nell'apprendimento: il passaggio dall'informazione infusa inconsciamente alla conoscenza esplicitamente compresa. Nia cerbo utiligas la dormofazon por transmeti novajn informojn de la labormemoro al la longtempa memoro. Il nostro cervello utilizza la fase del sonno per trasferire nuove informazioni dalla memoria di lavoro alla memoria a lungo termine. En la sidejo de la longtempa memoro en la cerbo ekkreskas novaj nervokunligoj. Nella sede della memoria a lungo termine nel cervello, iniziano a crescere nuove connessioni nervose. Kaj nur tio plifirmigas la lernitaĵon kaj prizorgas ke ni rememoras tion post tagoj, semajnoj aŭ monatoj. E questo da solo consolida l'apprendimento e assicura che lo ricordiamo dopo giorni, settimane o mesi.

Kiu do volas optimumigi sian lernsukceson, tiu trankvile faru dormopaŭzon post ĉiu lernporcio - kaj atentu havigi al si sufiĉe da dormo dum la nokto. Chiunque desideri ottimizzare il proprio successo di apprendimento dovrebbe fare un pisolino dopo ogni sessione di studio e assicurarsi di dormire a sufficienza durante la notte. Ĉar kiu dumnokte daŭrigas la ensuĉadon de lernotaĵoj, tiu ne faras komplezon al si, sed nur malhelpas al la cerbo plenumi sian laboron. Perché chi continua ad assorbire appunti di studio durante la notte non si sta facendo un favore, ma sta solo impedendo al cervello di fare il suo lavoro. Precipe lernejaj infanoj bezonas sufiĉe da dormo ĉar ilia cerbo precipe dum la nokto estas tre aktiva por prilabori tion kion la infano dumtage lernis. Soprattutto i bambini in età scolare hanno bisogno di dormire a sufficienza perché il loro cervello, soprattutto di notte, è molto attivo per elaborare ciò che il bambino ha appreso durante il giorno.