×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu eblas amikeco inter viroj kaj virinoj?

Ĉu eblas amikeco inter viroj kaj virinoj?

Viroj kaj virinoj ne povas esti amikoj - tiun eldiron ĉiu el ni jam foje aŭdis. Sed ĉu tio vere estas ĝusta? Kaj pri kio necesas atenti por ke tia amikeco funkciu?

Simple nur amikeco inter viroj kaj virinoj? Tio neniam funkcias! Renoma germana instituto pri demoskopio en kadro de studaĵo pri la temo amikeco enketis virojn kaj virinojn pri tiu aspekto. La rezulto de la enketo montras: Pli ol la duono de la enketitoj pridubas ke platonaj rilatoj inter viro kaj virino havas veran ŝancon. Almenaŭ se temas pri daŭra rilato. La ĉefa kialo estas ĉar iam inter ambaŭ intervenas la seksemo unu kun la alia.

Samopinias pri tio germana psikoterapiisto kaj eksperto pri amikeco: Li diras: "Se iu jam dekomence estas enamiĝinta, tiam estas malfacile, transformi tian amon al amikeco". La kaŭzo por tio estas simpla: "La amikeco estas ĉiam nur la malgranda fratino de la amo. " Ekde kiam do jam ĉe la interkonatiĝo montriĝas eĉ nur subtila erotika tensio, tiam la koncepto pri amikeco jam estas malsukcesa antaŭ ol ĝi entute estas prikonsiderata. La situacio tamen estas laŭ la eksperto tute alia, se dekomence ambaŭ vere ne havas eĉ nur minimuman seks-aminduman intereson unu pri la alia. "Se ekzistas jam amikeco okazas pli malofte ke oni enamiĝas. Oni konas la karakteron kaj la trajtojn de la alia persono tro bone ke vera enamiteco - al kiu ĉiam apartenas ankaŭ idealigo - ne aperas." Tiam funkcias ankaŭ platona amo. Aŭ ĉu ne?

Ne tute. Gravas ankoraŭ kelkaj cirkonstancoj por tio. "Por ke tio funkciu, devas esti plenumita almenaŭ unu unu el tri premisoj: La viro trovas kontenton en sia seksvivo. Ŝi ne estas lia tipo. Li povas krei proksimecon ankaŭ per konversacioj", opinias la eksperto pri amikecoj.

Kion signifas tio detale por amikecemaj viroj kaj virinoj? "Ili devas vere havi intereson unu pri la alia, ili devas aŭskulti kaj esti fidindaj. Finfine oni povus diri: Oni devas esti kapabla por interrilatoj. Amikeco postulas pli da prizorgado de la rilato ol partnereco, ĉar aperas ĉiam denove iom da distanco. Amikeco ne estas tiom memkomprenebla kiel tio validas por partnereco.