×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Cindrulinoj en palaco

Cindrulinoj en palaco

Somere kaj vintre amasoj da turistoj alvenas al Vieno kaj preskaŭ ĉiuj vizitas la imponan palacon de Schönbrunn kaj miras pri la vastaj ĉambroj kaj pri la multaj altvaloraj pentraĵoj, mebloj kaj tapiŝoj, kiuj ĝis la fino de la unua mondmilito apartenis al la aŭstra imperiesta familio.

Post la proklamacio de la respubliko en Novembro 1918 la lasta imperiestro kun sia familio kaj malgranda servistaro forlasis la palacon. La grandega konstruaĵo prezentis multajn problemojn al la nova registaro. Troviĝis nek mono nek hejtmaterialo, kaj tiatempe regis terura malsatego en Vieno. Multe da infanoj mortis pro malforteco kaj manko de nutraĵoj. Tuberkulozo estis treege disvastiĝinta.

Spite al tiaj malfacilaĵoj la urba konsilantaro decidis uzi parton de la palaco kiel ripozdomon por malriĉaj infanoj kaj alian parton kiel lernejon por estontaj edukistoj. Respondeculoj de la socialista partio planis projekton por provizi bonegan edukadon por la infanoj de laboristaro. Ili antaŭvidis utopion en kiu ekspluatado de laboristoj ĉesu kaj konfliktoj kaj militoj ne plu okazu.

La 15-an septembro 1919 eniris la palacon 150 malsataj, malvestitaj infanoj; la 10-an de oktobro komenciĝis la instruado de junuloj, kiujn oni intencis prepari por nova vivo en demokrata socialista ŝtato.

Arego da elstaraj profesoroj, inter ili la eminenta psikologo Alfred Adler, instruis diversajn fakojn kaj klopodis klerigi la menson de la junaj lernantoj. La studentoj ankaŭ prizorgis la infanojn en la infanhejmo, partoprenis diskutrondojn pri aro da temoj, vizitis muzeojn kaj artekspoziciojn, kaj faris ekskursojn en la belan ĉirkaŭaĵon de Vieno.

Kompreneble la junularo tute ne vivis kiel priviligiitaj reĝidoj. La junuloj devis ellitiĝi ĉiun matenon je la sesa por hejti la ĉambrojn, sed ofte ne troviĝis sufiĉe da ligno. La kvalito de la nutraĵoj estis terura. Kvankam ili kutime ĝuis la komunan vivon kaj ege ŝatis la junan direktoron, kiu sperte gvidis la lernejon, konfliktoj kaj miskomprenoj estis neeviteblaj en tiaj streĉaj cirkonstancoj . Krome la junuloj devis plenumi grandegan lernprogramon, kiu faris tro da postuloj al iuj el la lernantoj.

Je la fino de la studado la junuloj certe havis profundajn konojn pri siaj fakoj, sed bedaŭrinde ili ricevis neniun oficialan diplomon kaj pro tio la plejparto havis malfacilaĵojn trovi konvenan laboron. Multaj organizoj ne volis dungi ilin, ĉar ili ofte montris tro da sendependeco. Ĉe la respondeculoj la iama entuziasmo por la projekto malaperis. Tamen la plej multaj studentoj memoris la jarojn en Schönbrunn kiel la plej feliĉan kaj fekundan periodon en ilia vivo.

Hodiaŭ ne troviĝas en Schönbrunn eĉ unu ŝpuro de ĉi tiuj iamaj „cindrulinoj“, kiuj tiatempe eniris la palacon kun multaj revoj kaj esperoj.

Cindrulinoj en palaco Cinderellas in a palace