×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Biciklo - la mirakla sanigilo

Biciklo - la mirakla sanigilo

Biciklado ĝojigas kaj malstreĉas. Ĝi preventas kormalsanojn, milde traktas la artikojn kaj bruligas grason. Kaj precipe ĝi liberigas la kapon.

La nombro de antaŭjuĝoj estas granda: Dum biciklado nur gamboj kaj femuroj estas ŝarĝataj - la brakoj kaj la trunko nur kunveturas. Krome ĝi estas nur sporto por kilometrojn vorantaj kaj korpan mason perdintaj persist-atletoj. Tiu kiu volas vere fortikiĝi, tiu devas ŝviti, suferi, batali - laŭ la devizo: "Ŝvitado estas se la muskoloj ploras." Kaj tio laŭ la antaŭjuĝoj nur funkcias dum kurado aŭ levado de pezoj.

Tion kontestas sportmedicinisto en Kolonjo: Laŭ li biciklado estas pli ol nura persisto-sporto. Kiu regule sidas sur biciklo, tiu preventas malsanojn de koro kaj sangocirkulo. Samtempe la forbruligo de graso estas stimulata kiel ĉe apenaŭ alia sporto. Precipe por homoj kiuj estas profesie forte engaĝitaj la medicinisto rekomendas veturadojn per biciklo. "Psika streso estas unu el la plej oftaj kaŭzoj por malsanoj. Kaj tiu streso estas aparte bone forigebla per la laŭritmaj movoj ĉe biciklado.

Kiel ankaŭ la statistiko konfirmas la biciklado estas populara precipe pro la malstreĉiĝo. 28 procentoj de la germanoj laŭ enketo de instituto prenas la biciklon dum sia libertempo - neniu alia sporto kaj neniu alia libertempa okupo trovas pli da adeptoj. Tio estas duobla venko: kaj por la medio kaj por la korpo.

Kaj biciklado nekredeble milde traktas la artikojn. La kaŭzo estas ke 60 ĝis 70 procentoj de la propra pezo estas portataj de la biciklo. Do alie ol ĉe kurado aŭ futbalado ne daŭre efikas fortoj sur la homajn eluzajn partojn kiel tendenoj aŭ bendoj. Tio helpas precipe al tropezuloj kaj altaĝaj homoj.

Eĉ la populara tezo ke biciklado estas unuflanka, restas nur antaŭjuĝo. Kiu forte tretas en la pedalojn tiu povas trejni la fortecon de la tuta korpo: La ventromuskolaron kiu kompetentas por la tretado, la trunkomuskolaron kiu stabiligas la korpon kaj la ŝultro-brako muskolaro kiu apogas la korpon ĉe la stirilo.

Krome la biciklo ankaŭ taŭgas kiel klasika bruligilo de kalorioj. Ĉe senstreĉa veturado kun malalta ŝaltoŝtupo kaj alta tretfrekvenco (90 ĝis 100 turnoj en minuto) - dum kiu ĉiam eblu konversacio - la korpo konsumas ĝis 8 kaloriojn en minuto.

La vera efiko estas longdaŭra. "La organismo trejniĝas ke ĝi daŭre prenas la grasrezervojn". Dum senstreĉa veturado - do kun ĉirkaŭ 50 ĝis 70 procentoj de la maksimuma konsumo de oksigeno - la grava metabolo de graso estas trejnata, dum ŝarĝotempoj de 45 ĝis 60 minutoj en la selo unue estas forbruligataj la karbonhidratoj antaŭ ol la korpo sin okupas pri la grasrezervoj. Valoro de 60 ĝis 70 procentoj de la maksimuma korfrekvenco estas plej bona por la forbruligo de graso.

Kompare al kurado la ŝanĝoj de rapideco estas granda avantaĝo: "Ĉe biciklado la intenseco estas precize agordebla kio kondukas al plej bona trejnefiko. "