×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Beboj ekzercas paroladon tre frue

Beboj ekzercas paroladon tre frue

Gepatroj reagas ravite kiam ilia infaneto elbuŝigas sian unuan vorton. Por tiu momento la etuloj ekzercas dum longa tempo. Tion nun malkovris usonaj esploristoj. Ili ankaŭ diras kio helpas al infanetoj ĉe la disvolviĝo de la parolkapablo.

Ekde la fino de la unua vivojaro infanetoj komencas percepti lingvon same kiel plenkreskuloj. Ilia cerbo tiam reagas alie al konataj sonoj de la gepatra lingvo ol al sonoj de fremda lingvo. Precipe sociaj interagoj kaj la akcentite malrapida kaj klara parolado helpas al la beboj lerni la paroladon - kaj tion jam longtempe antaŭ ol ili elbuŝigas siajn unuajn vortojn.

Esploristoj de la universitato Washington en Seattle registris ĉe infanetoj en la aĝo de 7 ĝis 12 monatoj la aktivecon de diversaj cerbaj areoj, dum la etuloj aŭdis konatajn kaj nekonatajn sonojn, ekzemple "da" aŭ "ta". La cerboskanilo en tiu kazo troviĝis simile al malnova harsekiga kasko super la kapo de la infanetoj.

En la aĝo de 7 monatoj reagis al la prezentitaj sonoj kaj la poraŭdaj areoj de la cerbo kiuj kompetentas pri la prilaborado de lingvo, kaj la pormovaj areoj de la cerbo. La aktiveco de la pormovaj areoj indikas ke la infanoj ekzercas en sia imago kiel eblas formi certajn vortojn. Diferenco inter sonoj de la gepatra lingvo kaj de fremda lingvo ne estis ekkonebla en la aktiveco de la analizitaj areoj.

Tio ŝanĝiĝis en la aĝo de 11 ĝis 12 monatoj. Tiam la poraŭdaj areoj reagis pli forte al la gepatra lingvo ol al fremda lingvo. Aliflanke la pormovaj areoj montris ĉe la aŭdado de fremdaj sonoj pli grandan aktivecon. Tio igis la esploristojn konjekti ke estas por la infanetoj pli streĉe imagi la movojn kiuj povus generi tiujn sonojn. La cerbo de plenkreskuloj same reagas al fremdaj lingvoj.

"Ke ni trovis aktivigon de la pormovaj areoj de la cerbo kiam la infanetoj nur aŭskultas, tio estas grava, ĉar tio signifas ke la cerbo de la beboj jam tute je la komenco ekzercas respondi", diras la esplorestrino. Verŝajne jam la cerbo de sep monatojn aĝaj infanetoj provas eltrovi per kiuj movoj de la buŝo kaj de la lango tiaj sonoj estas genereblaj.

La studaĵo ankaŭ indikas pri tio ke troige klara parolado helpas al infanetoj imiti la aŭditaĵon. "Gepatra parolado estas tre troigita, kaj kiam infanetoj aŭdas ĝin, iliaj cerboj supozeble pli facile kapablas modeligi la movojn kiuj necesas por la parolado", diras la esplorestrino.

Beboj ekzercas paroladon tre frue

Gepatroj reagas ravite kiam ilia infaneto elbuŝigas sian unuan vorton. Por tiu momento la etuloj ekzercas dum longa tempo. Tion nun malkovris usonaj esploristoj. Ili ankaŭ diras kio helpas al infanetoj ĉe la disvolviĝo de la parolkapablo.

Ekde la fino de la unua vivojaro infanetoj komencas percepti lingvon same kiel plenkreskuloj. Ilia cerbo tiam reagas alie al konataj sonoj de la gepatra lingvo ol al sonoj de fremda lingvo. Precipe sociaj interagoj kaj la akcentite malrapida kaj klara parolado helpas al la beboj lerni la paroladon - kaj tion jam longtempe antaŭ ol ili elbuŝigas siajn unuajn vortojn.

Esploristoj de la universitato Washington en Seattle registris ĉe infanetoj en la aĝo de 7 ĝis 12 monatoj la aktivecon de diversaj cerbaj areoj, dum la etuloj aŭdis konatajn kaj nekonatajn sonojn, ekzemple "da" aŭ "ta". La cerboskanilo en tiu kazo troviĝis simile al malnova harsekiga kasko super la kapo de la infanetoj. O scanner cerebral naquele caso foi localizado semelhante a um velho capacete de secador de cabelo sobre a cabeça das crianças.