×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Bakterioj helpas en nasko

Bakterioj helpas en nasko

En la placento kiun oni ĝis nun kredis esti sterila, troviĝas biomo, nome komunumo de bakterioj. Ĝi egalas al tiu en la buŝo kaj supozeble zorgas pri tio ke nasko okazas ĝustatempe.

Bakterioj kutime estas perceptataj kiel minaco, kaj multaj el ili vere estas tiel. Sed sen bakterioj ni estus nenio: Taksitajn 100 bilionojn ĉiu el ni portas kun si, dekoble pli da ĉeloj ol en nia propra korpo, eĉ se ili kontribuas nur al unu ĝis tri procentoj de nia pezo, ni ne povus vivi sen ili. Plej konata ekzemplo estas la intesto, tie 99 procentoj de ĉiuj ĉeloj estas bakterioj, kaj iliaj komunumoj - la mikrobiomoj - digestas por ni, sed ili estas ankaŭ aliloke ĉie, sur la haŭto, en la haŭto, en la organoj. Ili troviĝas ankaŭ en nia plej grava organo, nome en tiu sen kiu ni ne ekzistus kaj kiun ni neniam vidas, nome en la placento. Ĝi nutras nin ĝis la naskiĝo, ĝi ankaŭ protektas nin, ĝi ne lasas trapasi ĉion el la korpo de la patrino.

Ĝis nun regis la konvinko ke ĝi ankaŭ ne lasas trapasi bakteriojn, la placento estis konsiderata kiel sterila. Sed ankaŭ en ĝi troviĝas bakterioj, kaj se ili estas la ĝustaj, tiam ili supozeble helpas ĉe la nasko, kaj same ili faras ankaŭ post la nasko: En la jaro 2012 dana biologino en Usono rimarkis ke novnaskitoj havas en sia fekaĵo bakteriojn kiuj estas aliaj ol tiuj kiujn la patrino havas en la vagino. Tio estis la unua surprizo: En antaŭaj epokoj regis la konvinko ke la unuaj bakterioj kiujn la bebo ricevas, devenas el la naskokanalo. Kaj oni supozis ke la manko de tiuj bakterioj ĉe nasko per cesara sekcio kondukos al aŭtoimunaj malsanoj, ĉar mankas al la korpo la praktiko kun infektantoj.

"Mi kredas ke al patrinoj kiuj naskis per cesara sekcio oni povas aserti ke ili ne damaĝis la mikrobiomon de la infano por la resto de sia vivo", malavertas nun la dana biologino: Ŝi trovis per genanalizoj bakteriojn en 320 placentoj, nome en komunumoj, kiuj plejparte egalas al tiuj kiuj setlas en fora korpoparto, nome en la buŝo. Eble ili migras de tie tra la sango en la placenton, tio plifortigus malnovan suspekton: Ĉe virinoj kun malsana dentokarno - la inflamoj gingivito kaj periodentito - la risko de fruaj naskoj estas pli alta: La kaŭzo povus esti ke en tiu kazo la bakteriaj komunumoj kiuj kunligiĝas kun tiuj malsanoj enpenetras la placenton.

Tio ne estas certa, sed la dana biologino rekomendas laŭeble bonan dentohigienon, kaj ŝi rekomendas tion ne nur al aktualaj gravedulinoj, sed al ĉiuj virinoj kiuj iam deziras gravediĝi. Krome ŝi rimarkis ke inter la bakterioj en la placento estas ankaŭ malsanigaj bakterioj kiuj devenas de inflamoj de la urina organregiono en la frua gravedecperiodo. Kaj verŝajne ankaŭ tiaj inflamoj povus kunligiĝi kun fruaj naskoj.

Bakterioj helpas en nasko Bacteria help in childbirth