×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Apreze al brazilaj esperantistoj

Apreze al brazilaj esperantistoj

Inter la 200 milionoj da loĝantoj de Brazilo, 15 procentoj (t.e. 30 milionoj) estas italdevenaj. Kiel italdevena mem, mi tre simpatias tiun pluretnan grandegan landon, des pli, ke mia pli juna frato, jam dekduon da jaroj, loĝas en Recifo, en la ekstrema nordorienta ŝtato de Pernambuko.

Kiel 70-jara emerito kaj 14-jara israela esperantisto, tre ĝojigas min la verva vigleco de la esperanta brazila movado. Mi ekde komence tre ŝatis la esperantajn verkojn de Gilbert Ledon kaj alte taksas la kontribuon al la Esperanta RetRadio de nia kunlaboranto Paŭlo Sergio Viana el San-Paŭlo. Aparte kortuŝas min la entuziasmo pri Esperanto de la brazilaj junuloj. Kompreneble, mi bone konscias, ke, same al junularo en la tuta mondo, ili havas amason da problemoj por integriĝi en la adolta vivo. Tio kaj la verŝajna nemalhavebla neceso lerni la anglan, ankaŭ en Brazilo kaŭzas poste la forlason de nia lingvo fare de komence entuziasmaj junuloj.

Tamen vere kuraĝigas, ke tiom multaj junaj brazilanoj estas ravitaj fare de Esperanto. Eĉ en la nuna tre konsumisma kaj senideala mondo tio vere esperigas: la allogo de Esperanto kaj ĝia idealo daŭre vivas.

La esperanta agado de brazilanoj spegulas ilian kreemon kaj vivĝojon. Kiel ekzemplon, mi alkroĉas ĉi-sube animacian filmeton en Esperanto, pri kiu atentigis min nia samideano Paulo César, dediĉitan al la tutmonda Tago de la Tero, kiu okazas ĉiujare je la 22-a de aprilo.

Apreze al brazilaj esperantistoj Appreciate Brazilian Esperantists