×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Antropoceno - la aĝo de la homo

Antropoceno - la aĝo de la homo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Antaŭ kelkaj semajnoj la okuloj de la homaro denove turniĝis al konferenco pri la klimato kaj aliaj problemoj rilataj al la vivmedio sur nia Tero. Ĝi okazis en la urbo Limo, en Peruo, kaj denove elŝprucis el tie amaso da konsternaj konsideroj pri la estonteco de nia mondo. La plej tikla punkto estis denove la timoj pro la tervarmiĝo. Sed la pozitiva punkto estas, ke ĉi-foje ĉiuj membroj-ŝtatoj ŝajne konsentis kunlabori por raciigi la intervenon en la planedan medioekvilibron.

Dum la diskutoj, revigliĝis interesa ideo lanĉita jam en la jaro 2000, fare de prestiĝa, Nobel-premiita sciencisto Paul Crutzen. Li tiam proponis, ke jam de kelkaj jardekoj nia mondo eniris novan Aĝon: Antropoceno (la Aĝo de la Homo). Kiel sciate, la mondo ekzistas de proksimume 4 miliardoj da jaroj; la unuaj vivuloj aperis sur ĝi antaŭ pli ol 3000 milionoj da jaroj; la homo, antaŭ 400 mil jaroj. La vivhistorio de la Tero dividiĝas laŭ diversaj Periodoj, Epokoj kaj Aĝoj. Por ke oni konsideru la komencon de nova periodo, devas troviĝi karakterizaj signoj sur la tavoloj de la terkrusto. La lasta el ili estas Holoceno, kiu daŭras ĝis nun jam 12000 jarojn, kaj komenciĝis okaze de la lasta Glacia Erao.

Laŭ tiu eminenta sciencisto, de nun ni vivas en Antropoceno. Oni diskutas, ĉu oni devas fiksi la komencon de tiu nova Aĝo okaze de la Dua Mondmilito, kiam eksplodis atombomboj, aŭ en la fino de la 19-a jarcento, kiam estiĝis la Industria Revolucio. Ambaŭ eventoj certe lasis spurojn sur la tero. Tamen, la diskutoj pri Antropoceno estas tute ne unuanimaj.

Multaj sciencistoj opinias, ke la intervenoj de la homo (iaspeca mikrobo sur la Tero) ne sufiĉas por karakterizi novan Aĝon. Aliaj diras, ke ne nur la tavoloj de la terkrusto estas kriterio por nova periodo: homaj intervenoj en la naturo kaŭzas ekzemple ŝanĝojn en la klimato pro intensaj modifoj en la atmosfero kaj oceanoj.

Laŭ ĉi tiu rezonmaniero, estus didaktike asigni al la homo la respondecon pri la nova tempo, se oni konsideras, ke la homo mem estos viktimo, se li malsaĝe plu traktos sian vivejon. De nia prudento, sur ĉi tiu kampo, dependos la fakto, ĉu “la nepoj nin benos”… aŭ nin malbenos! Tiusence, la vorto kaj koncepto pri Antropoceno povas esti utila.

Antropoceno - la aĝo de la homo Anthropocene - the age of man