×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Amikaj mensogoj

Amikaj mensogoj

Eĉ se ni plej ofte ne volas kredi tion: Oni mensogas al ni grandmezure. Ne nur politikistoj, investkonsilantoj kaj enviaj gekolegoj - eĉ niaj geamikoj kaj gekaruloj diras al ni, sen ruĝiĝi, malveron. Tio komenciĝas tute je la unuaj momentoj de interrilato: "Aĥ, vi pasigis viajn somerajn feriojn en la alpoj? Mi amas la montojn! ", "Mi ludas en muzika grupo, ni lanĉos baldaŭ nian unuan KD-on", "Ĉu vere vi baldaŭ fariĝos 40-jara? Tion mi apenaŭ povas kredi! ". Trifoje dum la unuaj 10 minutoj de interparolo homoj mensogas dum konatiĝo. Tion observis la usona psikologo kaj mensogesploristo Robert Feldman. Laŭ liaj analizoj la mensogetado servas por glatigi malfortecojn, ŝajnprezenti kompetentecon kaj por iniciati entute amikecojn: Laŭ reflekso homoj dum konatiĝo alproprigas al si la hobiojn kaj interesojn de la vidalvidulo kaj tiel kreas la iluzion de komuneco.

Bonaj mensogantoj estas pli ŝatataj: En eksperimento Feldman donis al gejunuloj abomene gustantan trinkaĵon kiun ili antaŭ enŝaltita kamerao devis trinki kaj laŭdegi kiel bonega. Tiuj kiuj plej konvinke kapablis tion, tiuj averaĝe havis ankaŭ pli da amikoj kaj estis pritaksataj de instruistoj kiel socie aparte kompetentaj.

Sed esti malvastaj amikoj, ĉu tio ne signifas ankaŭ precize tion, nome ĉiam diri la veron? Alia usona psikologino en Kalifornio volis scii tion tute precize. Ŝi petis volontulojn noti siajn interparolojn en notlibroj kaj poste analizis al kiu ili pro kio mensogis. Ĉe ĉiu tria interparolo ŝi tiel povis dokumenti ĉiutagajn malveraĵojn.

La plejmulto de la mensogoj havis egoisman motivon, ekzemple por kaŝi malfortecojn aŭ por eviti taskon: "Mi bedaŭras ke mi ne povas hodiaŭ varti viajn infanojn, mi jam havas aliajn planojn", estis ekzemple la eldiro, se la vero devus vortumi: "Mi ne havas emon. Viaj infanoj estas misedukitaj nervostreĉantoj." Tiajn mensogojn tamen oni rakontas ĉefe al konatuloj aŭ gekolegoj ol al bonaj amikoj. "Mia edzo forlasis sian postenon", oni diras por la ĝenerala publiko, dum oni konfidas al amiko: "Oni maldungis lin, kaj nin premas teruraj zorgoj. " Simile statas la afero laŭ la psikologino pri altruismaj mensogoj kiuj devus laŭcele helpi al la vidalvidulo. Kiel oni levas la humoron de amikino kies ringoj ĉirkaŭ la okuloj malkaŝas ke ŝi estis forlasita la antaŭan tagon? "Tiel belaspekta kiel vi nun estas - tio certe baldaŭ allogos alian viron!" Nu. Tiuj flatoj kaj belŝajnigoj sumiĝas al triono de ĉiuj mensogoj, precipe al la plej proksimaj homoj ili aŭdiĝas. Kaj tiel ankaŭ estas bone: Absoluta sincereco foje serioze endanĝerigus rilatojn. Ĉar ĝenerale ni emas taksi nin superaveraĝe allogaj kaj inteligentaj - kaj kiu - se ne niaj plejkaruloj - plifortigu en ni tiun kredon?

Sed la mensogado ankaŭ havas prezon: Plej multaj homoj dum mensogado sentas leĝeran malbonfarton, fremdiĝon, makulon sur la amikeco. Tial oni utiligu mensogon saĝe. Al mortmalsana amiko oni ne devas diri ke li aspektas kiel la vivanta morto. Aliflanke povas esti amikeca servo averti pri laŭmoda misgustaĵo.

Rimarko pri la aŭdebleco de la sondosiero: Se la alklako de la startosago ne funkciigas la sonigilon, tiam bonvolu klaki sur la bluan titolon "Amikaj mensogoj". Per tio malfermiĝos la sonigilo en aparta retpaĝo kaj tie vi certe povos aŭskulti la sondosieron.

Amikaj mensogoj Friendly lies