×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Alarmsistemo kontraŭ trafikakcidentoj

Alarmsistemo kontraŭ trafikakcidentoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Sistemo por kompensi distran stiradon

Laŭ la datumoj de Monda Organizo pri Sano, ĉiujare mortas sur la stratoj de la mondo pli ol 1.200.000 homoj pro trafikakcidentoj.

La ĉefaj "murdistoj", kiuj respondecas pri la plejparto de mortigaj kolizioj, estas malatento kaj distraj agadoj dum stirado. Bedaŭrinde ŝajnas, ke tro granda parto de aŭtomobilistoj (kaj fojfoje ni mem!) konsideras tion, kiel normala, nemalhavebla kaj pardonebla konduto. Prigardi infanojn kaj hundojn, tajpi aŭ legi mesaĝojn sur kompufono, konversacii telefone aŭ kun pasaĝeroj, mense vagi kaj similaj distraj agadoj dum stirado, povas havi terurajn kaj mortigajn konsekvencojn. Ni bonege scias tion sed ni emas "ŝultrolevi": "Nu, al mi tio ne okazos! ". Bonŝance la moderna teknologio povas efektive moderigi la danĝerojn de malatenta, distra stirado. La israela firmao MOBILEYE [mobilai] jam kelkajn jarojn produktas tre sukcesajn sistemojn de alarmo por veturiloj. Gravaj produktantoj de aŭtomobiloj, kiel BMW, Volvo, Ford, GM, Chrysler, Hyundai, Honda, Tesla kaj aliaj, serie ekipas siajn prestiĝajn modelojn per tiaj sistemoj. Tiukaze, dank' al integriĝo kun la aliaj sistemoj dum la kunmuntado de la aŭto, la sistemo MOBILEYE, malkovrinte realan danĝeron de kolizio, tuj reagas kaj aŭtomate ekbremsas la veturilon. Tio signife plilongigas la tempon de reago de la stiranto por sukcese eviti la kolizion.

Oni povas ekipi iun ajn aŭton per alarmsistemo MOBILEYE, kiu efike alarmas sonvide, elspezante, en Eŭropo kaj en Israelo, ĉirkaŭ 750 eŭrojn. Certe ne estas malmultekoste, sed indas konsideri, ke unue temas pri homaj vivoj kaj due pri la sama kosto de prestiĝa kompufono. Lastatempe tiu alarmsistemo ricevis ankaŭ la aprobon de la usona aŭtoritato por ŝosea sekureco, kiu varme konsilas ĝian instaladon.

La eksterordinara efikeco de la sistemo MOBILEYE originas el integrado de du teknologioj: vida analizo kaj interpreto de la voja sceno kaptita de kamerao el la aŭta antaŭglaco kaj rekono kaj realtempa mezuro de distanco el antaŭaj objektoj helpe de radaro. La ŝlosila avantaĝo de la radara-vida integrado estas, ke la datumoj kaptitaj kaj transdonitaj al la algoritmoj de la komputilo, koro de la sistemo, estas nepre fidindaj dank' al la duobla fonto de signaloj.

La sistemo donas sonvidajn alarmojn en ses situacioj de antaŭvidita danĝero: kolizio kun antaŭa veturilo, neintenca devio de koridoro, troa proksimeco al antaŭa veturilo, kolizio kun piediranto aŭ biciklisto en tagluma medio, netaŭga uzado de longdistancaj lumoj kaj malobservo de rapidlimoj.

La indikoj kaj alarmoj estas sonaj kaj vidaj sur laŭcela ronda ekraneto. Se la aŭtostiranto ankoraŭ ne ekbremsis, la sistemo donas urĝan antaŭaverton de 2,3 sekundoj antaŭ ebla kolizio kun veturilo kaj de 2 sekundoj antaŭ puŝfaligo de piediranto. Tiel la aŭtomobilisto povas tuj rekonsciiĝi, bremsi ĝisfunde kaj malebligi la akcidenton.

Kompreneble taŭga individua reago ĉiam ludas gravan rolon tamen la aŭtomata laŭtsona alarmo el la sistemo tre ofte sin montras decide efektiva. Tion pruvas sendube ankaŭ la fakto, ke 90% de la plej gravaj produktantoj de aŭtomobiloj jam elektis la sistemon MOBILEYE.

Se vi deziras vidi kaj kompreni pli detale kiel la sistemo funkcias praktike, vi povas laŭplaĉe spekti la suban esperantigitan filmeton:

Alarmsistemo kontraŭ trafikakcidentoj Alarm system against traffic accidents