×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, 2014 - jaro de temperatur-rekordo

2014 - jaro de temperatur-rekordo

En oktobro la termometroj montris novajn mondvastajn pintajn mezurvalorojn. Precipe la m aroj estas varmaj kiel neniam antaŭe. ¶¶ > Ĉar tio nun jam daŭras dum 8 monatoj, la jaro 2014 povas fariĝi rekor da. La oktobro 2014 eniras la veterstatistikon kiel rekorda monato. Laŭ la datumoj de la usona vetera aŭtoritato NOAA la pasinta oktob ro je monda skalo estis je 0,74 gradoj pli varma ol la averaĝo de la 20-a jarcento kaj tiel superis la ĝis nun plej varman oktobron en la jaro 2003.¶ > Tio ne estas la sola rekordo en ĉi tiu jaro: Ekde aprilo ĉiuj monatoj escepte de julio atingis pintajn averaĝajn temperaturojn. ¶ Tio elkalkuliĝas el mezuradoj sur tero kaj sur maro. La unuaj dek monatoj de la jaro permesas unuajn perspektivojn al la atend ota jara bilanco. NOAA montras kelkajn scenarojn kiel la jaro povus finiĝi. ¶ Laŭ tio la temperaturoj en novembro kaj decembro devus fali en ĉiu monato sub la dekan rangon de la longtempa statistiko p or ke la jaro 2014 ne fariĝu la plej varma iam mezurita jaro.

La pelant oj de la varmo tute klare estis ĉe tio la oceanoj, kiuj ekde majo senpaŭze estis pli varmaj ol iam antaŭe konstatite. En junio en la statistiko eĉ okazis rekordo por la tutmonde plej varma m arakvo kaj tiu rekordo jam en aŭgusto estis superita ankoraŭfoje. ¶ La ekspertoj de la NOAA ĉe tio substrekas ke tiu granda varmo estis atingita sen la tiel nomata El Ninjo-fenomeno. Ĉe tiu fenomeno kiu reve nas ĉiam post kelkaj jaroj en la Pacifiko formiĝas vasta bendo da varma akvo ĉe la ekvat oro, la zonoj de alta kaj de malalta premo ŝoviĝas kaj la temperaturoj de la mondskala statistiko ricevas impeton.

Veterekspertoj ankoraŭ ne vidas la tipajn signojn por El Ninjo en ĉi tiu jaro. Tamen la fenomeno povus ankoraŭ disvolviĝi dum ĉi tiu vintro. Rekordaj temperaturoj sen El Ninjo estas signifaj, ĉar la fenomeno donis impeton al la ĝisnunaj rekordaj jaroj kiel 1998 kaj 2010.

Nun la stultaj asertoj ke la klimata ŝanĝo ĉesis aŭ faras paŭzon ne plu aŭdiĝos. Sed la neantoj de la klimata ŝanĝo ekzemple en la jaro 2010 ne lasis sin impresi de la sciencaj datumoj. Ili simple ignoras tiujn datumojn se ili ne kongruas kun la mondkoncepto de la neantoj.

2014 - jaro de temperatur-rekordo 2014 - year of temperature record