×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Vieno restas miksejo de nacioj

Vieno restas miksejo de nacioj

La federacia ĉefurbo de Aŭstrio - Vieno - fariĝas pli kaj pli bunta, aktuale 48 procentoj de la vienanoj estas enmigrintoj aŭ havas gepatrojn kiuj estas enmigrintoj. Oni en la publika percepto rimarkas ĉefe la turkajn enmigrintojn kvankam ili ne estas la plej granda devena grupo.

Vieno kreskas pro siaj enmigrintoj. Entute hodiaŭ en Vieno vivas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da homoj, tio estas proksimume 300.000 pli ol antaŭ 25 jaroj. La kvoto de aŭstroj ne-enmigrintaj dum tiu tempo restis preskaŭ egala, nome 48 procentoj.

De kie venas tiuj homoj? La kreskado de la loĝantaro fontas ĉefe el internacia enmigrado. La plej granda parto de enmigrintoj naskiĝis en la eksa Jugoslavio, nome 7 procentoj. El la dek novaj membroŝtatoj de EU devenas ĉirkaŭ tri procentoj. La grupo de enmigrintaj turkoj estas taksata ja kiel la plej granda, sed fakte situas nur ĉe 2,6 procentoj.

Por studaĵo pri tiu temo oni faris enketon inter vienanoj. 40 procentoj de la enketitoj estas enmigrintoj kio estas reprezenta por la urba loĝantaro. Malgraŭ principe pozitiva sinteno tiuj enketitaj enmigrintoj jen kaj jen mem konsideras la enmigradon kiel problemon. Kiel forta estas tiu sinteno, tio signife dependas de la socia situacio de la enmigrintoj: Se ili rangas malsupre en la socia skalo ili emas esti skeptikaj rilate al enmigrado. Tio koncernas ĉefe turkojn kiuj aliflanke indikis je 57 procentoj ke okazis iel al ili mem jam diskriminaciado.

Entute 43 procentoj de ĉiuj enketitoj indikis ke la kunvivado de la diversaj etnoj en Vieno funkcias pli bone ol en aliaj eŭropaj grandurboj. La vienanoj aliflanke havas siavice kun 75 procentoj plej multajn sociajn kontaktojn kun enmigrintaj germanoj kiuj estas la plej granda grupo de enmigrintoj el eksterlando.

Ne eblas fari konkludojn pri aliaj regionoj de Aŭstrio, ĉar en Vieno la koncentriĝo kaj la kunmiksiteco - ankaŭ kompare kun aliaj eŭropaj landoj - estas multe pli alta.

Simila situacio regas tamen en Supra Aŭstrio, precipe en la centro de la lando kie troviĝas multaj industrioj. La plej granda grupo de enmigrintoj tie devenas el eksa Jugoslavio (proksimume la duono) kaj la duan rangon okupas turkoj. Dum la enmigrintoj el eksa Jugoslavio sufiĉe rapide ne plu estas facile percepteblaj kiel fremda grupo, ĉe la turkoj estas tute alia situacio, ĉar ili havas aliajn vestaĵojn, aliajn kutimojn kaj restas inter si. Kun la slavoj okazas daŭre kunfandiĝo per geedziĝoj, kun la turkoj ne.

La plej granda parto de novaj vienanoj devenas el aliaj regionoj de Aŭstrio, nome 35 procentoj. Aliflanke aŭstroj estas kun 50 procentoj samtempe la plej granda grupo kiu denove forlasas Vienon.

Tiel daŭre okazas forta enfluado kaj elfluado de homoj al kaj el Vieno kaj Vieno tiel restas granda miksejo de nacioj.