×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Verda bio-ekonomio

Bioekonomio okupiĝas pri la demando kiel ekonomio povas esti organizata laŭ tuteca medikonscio. Ofta problemo estas ke forĵetitaj produktoj tro ofte ne estas plu uzataj. Bioekonomiaj entreprenistoj provas fermi tiujn rompitajn cirkulojn. Ne nur temas pri tio anstataŭigi fosiliajn aŭ ne-rekreskantajn krudmaterialojn, sed krei fermitan ekonomian cirkulon - de la krudmaterialo al la prilaborita produkto, ĝis la ruba produkto kiu estas revalorigata kaj kiu servu por certigi la rekreskon de krudmaterialoj.

Inter la firmaoj kiuj laboras laŭ tiu principo troviĝas nova entrepreno el Berlino kiu intencas revalorigi la enhavon de porbebaj vindaĵoj. Precize dirite ili volas produkti "pretan teron". Tiu krudmaterialo estas esenca por la formiĝo de valora humo. "Berlino ne plu havas rubdeponejojn". Kaj precipe vindaĵoj estas sufiĉe signifa parto de la rubaĵoj en Berlino. Tamen per la laŭregula forzorgo kadre de la doma rubaĵo la materiala kaj nutraĵa cirkulo interrompiĝas.

Sur la humo kiu produktiĝas el beba fekaĵo povas esti plantitaj fruktarboj. La fruktoj povas esti manĝataj aŭ esti prilaborataj por beba nutraĵo aŭ por suko, kaj per tio ekestos fermita cirkulo. Ĉiumonate bebo povas kontribui al produktado de 33 litroj da valora humo kiu estas vendebla.

Alia ekzemplo por bioekonomia agado venas el Italio. Tie entreprenisto aĉetis 6 rafinejojn por nafto kiuj ĉiuj transformiĝos al bio-rafinejoj. Anstataŭ nafto nur rekreskantaj krudmaterialoj estos prilaborataj. Oni volas prilabori nur lokajn krudmaterialojn. En Sardinio tiucele servas sovaĝa herbo: la kardo. En la rafinejo nun estas produktataj el la kardoj bio-polimeroj por la produktado de plastoj. La forĵetaĵoj de la kardo estas uzataj kiel bestonutraĵo kaj la enestantaj enzimoj estas uzataj por la produktado de ŝafa fromaĝo.

En antaŭaj epokoj oni bezonis du milionojn da tunoj da nafto por produkti 700.000 tunojn da ĥemiaj produktoj. En la bio-rafinejo en Sardinio oni uzas 360.000 tunojn da kardoj kaj oni ricevas 358.000 tunojn da produktoj. La sola perdo estas akvo kiu elvaporas el la plantoj.

Pli kaj pli da akvo ankaŭ perdas Ĉinio pro kio la bio-entreprenistoj konstruis tie du fabrikojn kiuj produktas el forĵetaĵoj de la minado paperon. Laŭ la entreprenisto la produktado eĉ ne bezonas guton da akvo. Kaj tiu elŝtona papero estas eterne reciklebla.

Plej multaj projektoj de tiu bio-ekonomio troviĝas ekster Eŭropo. Unuflanke ekster Eŭropo la bezono pri tiaj industrioj estas pli granda por akceli daŭrigeblan ekonomian evoluon kaj aliflanke en Eŭropo la burokratio bremsas multajn projektojn. Sed tute klare tiu vojo promesas progreson por la homaro kaj kontribuas ke nia planedo restos vivebla kaj vivinda.