×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Vangofrapoj por la animo

Multaj homoj konas tiujn sentojn: Unuj suferas dum jaroj pro malafabla frazo de patrino aŭ patro, kiun ili ne povas forgesi. Aliaj suferas ankoraŭ kiel plenkreskuloj ke iliaj gepatroj sin mokis pri ili aŭ humiligis ilin per vortoj. Nun granda studaĵo konfirmas kion unuopaj esploristoj ĉiam denove estis konjektintaj. La emocia mistrakto de infanoj efikas same dolorige al la psika sano kiel korpa perforto kaj neglektado.

La esplorista teamo de la universitato de Minnesota sin apogas sur datumoj kiuj estis kolektitaj inter proksimume 2300 geknaboj en la aĝo de kvin ĝis dek-tri jaroj kiuj iam inter la jaroj 1986 kaj 2012 estis partoprenintaj unusemajnan someran kampadon por socie handikapitaj infanoj. Tiel la sociaj laboristoj de la kampadejo havis sufiĉe da tempo por observi la konduton de siaj protektatoj kaj por ekkoni psikajn deviaĵojn. Krome la infanoj devis en enketiloj doni informojn pri si mem kaj pri siaj ludkamaradoj. Oni kombinis la datumojn kun la datumoj de porjunularaj ŝtatoficejoj kaj kun informoj el strukturitaj intervjuoj kun patrinoj.

Pro tio la rezulto de la studaĵo povas esti konsiderata kiel tre serioza: "Kvankam plej multaj homoj supozas ke korpaj mistraktoj estas pli damaĝaj ol aliaj formoj de mistrakto, ni eltrovis ke ili ĉiuj havas similajn konsekvencojn", diras psikologo kiu kunlaboris en la studaĵo. Perforto, seksa misuzo, neglektado kaj emocia mistrakto ĉe infanoj alportas multnombrajn efikojn, aperas timatakoj kaj deprimoj, lezo de reguloj kaj agresoj. Malpli surprize estas ke la efikoj kumuliĝas se la infanoj spertis jam plurajn formojn de mistraktoj en sia vivo kaj se tio amasiĝis.

La studaĵo laŭ la aŭtoroj montras denove ke mistraktado de infanoj ĝis hodiaŭ ne estas sufiĉe konsiderata kiel gravaĵo. La rezultoj klarigas ke precipe la psika perforto en socio kaj ankaŭ antaŭ juĝejo ankoraŭ ne estas sufiĉe perceptata. Nur tiu kiu batas sian infanon estas punebla. Se la gepatroj daŭre kverelas, aŭ ne donas amon al siaj infanoj, se ili daŭre insultas la infanojn, kaj konsideras ilin malsukcesuloj, se ili tro postulas de la infanoj aŭ ankaŭ se ili tro kontrolas la infanojn, tiam la gepatroj same povas kaŭzi damaĝojn ĉe la infanoj. Kaj la statistiko montras ke emocia perforto tre ofte aperas.

La studaĵo en Minnesota montras nur momentan registraĵon el la infanaĝo. Restas demandoj: Kiun signifon havas la dato de la sperto pri perforto? Tiel verŝajne ne estas ĝuste ke vivevento estas des pli grava, ju pli frue ĝi okazas. Supozeble ekzistas tempofenestroj en kiuj la cerbo reagas aparte senteme je certaj spertoj. Kaj kiel fartas la infanoj kiam ili estas plenkreskaj? La rezulto de la studaĵo konjektigas ke fruaĝaj traŭmoj misreguligas la streshormonsistemon kaj plialtigas la emon por psikaj difektoj. Sed por klarigi tiajn demandojn necesus pli da longtempaj studaĵoj.