×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Utiligo de sunenergio

Utiligo de sunenergio

La suno, plej granda fonto de energio, provizas ĉiujare ĉirkaŭ 1,5 · 10^18 kWh. Tio estas la 10.000-oblo de la bezono de la monda loĝantaro en la jaro 2010.

Ekzistas multaj manieroj utiligi tiun energion. Mi - baziĝante komence sur Vikipedio - parolos nur pri fotovoltaiko.

Fotovoltaiko okupiĝas pri transformo de radiada energio, precipe sunenergio, al elektra energio. Ĝi estas uzata ekde 1958 por produktado de energio.

La transformo de la energio okazas helpe de sunĉeloj.

Tiuj transformas lumenergion (ĝenerale sunlumon) al kontinua kurento per eluzo de fotoelektra efiko. Por atingi pli bone uzeblan tension, oni interligas en sunpanelo (aŭ fotovoltaika modulo) multajn sunĉelojn.

Certe vi jam vidis tiajn panelojn sur domtegmentoj kaj eble sur la tero.

Evidente oni pensas, ke tiu energio estas plej utiligata en landoj, en kiuj la suno brilas plej ofte kaj plej forte. Sed tio ne veras. Pro diversaj kialoj – ekonomiaj kaj politikaj – la lando, kiu plej utiligis la sunenergion ĝis nun situas meze de Eŭropo, kie la suno ne estas tre forta kaj kie multfoje pluvas: Germanio.

Tiu lando posedis ĝis 2014 instalaĵojn kiuj povis produkti la plej grandan kvanton de gigaŭatoj (GW). Vidu la kvantojn de 2010, kiam la produktpovo de la germanaj instalaĵoj estis pli granda ol tiu de la sumo de la ses sekvantaj landoj:

Germanio 17,37 Hispanio 3,92 Japanio 3,62 Italio 3,50 Usono 2,04 Francio 1,20 Ĉinio 0,80

Poste la situacio ŝanĝiĝis. Krom Germanio aliaj landoj investis en fotovoltaikaj instalaĵoj. Ekzemple Ĉinio konstruis en ununura jaro – en 2013 – instalaĵojn por produkti 12,92 GW. Jen la kvantoj de GW en 2014, kiam Germanio konservis sian unuan lokon:

Germanio 38,20 Ĉinio 28,20 Japanio 23,30 Italio 18,46 Usono 18,28 Francio 5,66

(http://volker-quaschning.de/datserv/pv-welt/index.php)

Sed la prognozoj estas malfavoraj al Germanio. Ĉefe Ĉinio daŭre investas multege en la utiligo de sunenergio, sed ankaŭ aliaj landoj. Pro tio la prognozoj rilate la kvantojn de GW por la jaro 2020 estas:

Ĉinio 180 Usono 83 Japanio 57 Germanio 46 Hindio 41

(http://www.solarserver.de/solar-magazin/nachrichten/aktuelles/2015/kw32/photovoltaik-prognose-2020-die-fuenf-top-laender-werden-laut-apricum-eine-installierte-gesamtleistung-von-ueber-400-gigawatt-erreichen.html)

Alia afero estas la procentaĵo de fotovoltaiko en la landa kurentproduktado. Ekzemple en Germanio ĝi estis 1,08% en 2010 kaj 5,8% en 2014. Vidu la prognozitajn procentaĵojn por 2020:

Italio 10,0 Germanio 8,4 Japanio 6,5 Aŭstralio 6,0 Britio 3,7 Hindio 3,6

Kaj kie estas en ĉio tio la tropika lando Brazilo – kun forta suno preskaŭ la tutan jaron? Laŭ la germana ĵurnalo Die Welt (Sonderausgabe Brasilien & Deutschland, Herbst 2015, p. 111) jam ekzistas ĉirkaŭ 200 malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, kiuj produktas fotovoltaikajn instalaĵojn.

Malgraŭ tio la brazilaj instalaĵoj havas nuntempe nur kapaciton de malpli ol 30 MW (megaŭatoj), t.e. malpli ol milono de la kapacito en Germanio. Sed nun la ŝtato Paraná en suda Brazilo intencas investi multe pli en la utiligo de sunenergio, kaj kune kun germanaj esplorcentroj kaj firmaoj produktos sunĉelojn kaj sunmodulojn kun eble ĉiujara kapacito de 1 GW.

Utiligo de sunenergio Utilization of solar energy