×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Usono kaj Kubo: Falas unu plia muro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj la tuta mondo iamaniere festis, ke Usono kaj Kubo realproksimiĝas. Pro internaciaj klopodoj, interalie flanke de Kanado kaj de Papo Francisko, fine la prezidantoj longe interparolis per telefono kaj oni anoncis unuajn paŝojn por mildigi la severajn embargojn starigitajn jam de duono de jarcento. Certe politikaj cirkonstancoj grave influis la decidojn, se oni konsideras ekzemple la krizon de malpopulareco, kiun la usona prezidanto trapasas nuntempe. Preskaŭ la tuta mondo aplaŭdas lin rilate al ĉi tio, dum la nunaj tagoj.

Tiu embargo kaŭzis al la kuba popolo longan suferon, ĉar post la malapero de Sovetunio la ekonomia sano tie ŝrumpis. La insulo konsiderinde malriĉiĝis. Tiu suferado tamen ŝajne kortuŝis nek la kubajn, nek la usonajn politikistojn. Nome de siaj ideologioj, ili ne deturnis sin de la malamika sinteno. Kaj la mondo demandis: ĉu registaroj devas regadi por la bono de sia popolo aŭ por la bono de siaj ideologioj? Jam antaŭe la historio montris, kiel kruela al popoloj estis alkroĉiĝo al radikalaj ideologioj. Unu el la plej frapaj estis la falo de la ferkurteno, la hontiga muro, kiu disigis komunismajn landojn disde de nekomunismaj. Ĝi estis tipa ekzemplo pri tio, kiel malplenaj estas tiaj registaraj ideologioj, kaj kiel kontraŭaj al la deziroj de la plej multaj popolanoj. Ĝi funkciis kiel dornego pikanta Eŭropon dum longa tempo. Subite, pro historiaj kuniĝoj de faktoj, kaj precipe pro la premanta deziro pri libereco,ekfalis la muro. Feste, kun ŝaŭmvino kaj dancoj. Hodiaŭ, oni ne povas kompreni, por kio taŭgis tiu monstra murego. Al kio, al kiu ĝi utilis? Nome de kia rajto oni subpremis tiujn popolojn? Ni esperas, ke baldaŭ simile falu la virtuala muro inter Usono kaj Kubo. Kiel trafe esprimis Prezidanto Obama, “ni estas ĉiuj amerikanoj”. Certe baldaŭ la rilatoj inter tiuj du popoloj reprenos pli “normalan” vivon, eĉ se oni konservos malsamajn politikajn reĝimojn. Kaj la mondo revas, ke iam same okazos rilate la korean popolon.

Poste pasos la tempo, kaj ni rememoros tiun malĝojan tempon de embargo, kaj ni demandos nin mem: nome de kio? al kio ĝi utilis?