×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ulisses

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

“Ulisses” estas la portugallingva formo de la nomo “Uliso”. Uliso (el la latina) aŭ Odiseo (el la greka) estis la mita heroo pritraktita de la greka poeto Homero.

Tamen ĉi tie mi ne parolos pri tiu pragreka heroo, sed pri brazila Ulisses.

Liaj gepatroj estis teozofiistoj kaj vegetaranoj. Do li naskiĝis vegetarano, kaj poste fariĝis teozofiisto. Liaj sep gefiloj ankaŭ fariĝis teozofiistoj kaj vegetaranoj. Eĉ liaj genepoj kaj pragenepoj estas vegetaranoj ! ! Ekde sia infaneco kaj adoleskeco li interesiĝis pri sociaj, homamaj kaj ekologiaj aferoj. En 1959 Ulisses fariĝis advokato kaj fondis grandan advokatan oficejon (en kiu laboras pluraj familianoj). Ĝi ofte defendis jurajn aferojn de laboristoj kaj sindikatoj. Li ankaŭ estis universitata profesoro pri Juro kaj estas konsiderata unu el la plej elstaraj brazilaj advokatoj.

Per la mono, kiun li gajnis en sia oficejo, li aĉetis terenon en Braziljo, en kiu poste estis konstruata la sidejo de la Teozofia Societo en Brazilo. Li ankaŭ aĉetis ĉirkaŭ mil hektarojn da kampara areo, en kiu li igis konstrui kelkajn domojn kaj kiun li donacis al la Teozofia Societo. Tiu granda areo – meze de la naturo kaj kun belaj akvofaloj – fariĝis kune kun la konstruaĵoj la Teozofia Instituto de Braziljo, kie okazas ne nur naciaj kaj internaciaj renkontoj de teozofiistoj, sed ankaŭ renkontoj de neteozofiistoj pri jogo, meditado kaj similaj aferoj.

En 1997 Ulisses fondis la “Union Planedan”, kies devizo estas “Ne estas religio supera al solidareco”. Pri tiu Neregistara Organizaĵo mi jam diris en aŭgusto de 2014:

“[Ĝi] laboras en diversaj kampoj, celante precipe la mondan pacon, la kooperativismon, la daŭripovecon, la toleremon al la minoritatoj, la socialan justecon ktp.

Ĝi kunlaboras kun aliaj organizaĵoj. Ekzemple ĝi estas la Ekzekutiva Sekretariato de la movado ‘Brazilo sen Malriĉeco', en kiu kunlaboras 60 asocioj.”

En 2007 Ulisses kreis, kadre de la Unio Planeda, la televidkanalon “TV Supren”, pri kiu mi citis en la sama artikolo la jenan informon:

“TV Supren estas televido eduka, plurisma kaj demokrata, televido kiu konsideras valora la etnan, kulturan kaj lingvan diversecon kaj ankaŭ la plurecon de ideoj, kredoj kaj konoj de ĉiu nacio, televido kiu esprimas la deziregon de multaj homoj por ŝanĝoj de paradigmoj kaj por la espero, ke eblas vivi en mondo de paco, amo kaj feliĉo.”

En 2006 Ulisses organizis pere de la Unio Planeda “Mondan Spiritan Forumon” en Braziljo, en kiu prelegis kaj diskutis reprezentantoj de pluraj religioj kaj spiritaj movadoj el kelkaj landoj.

Ekde pluraj jaroj Ulisses subtenas Esperanton. Ekzemple en TV Supren estas elsendaĵoj pri la internacia lingvo, kaj en 2015 Unio Planeda kuniĝis kun la esperanta bieno “Bona Espero” (kp. mian artikolon de la 26-a de februaro ĉi-jare).

En 2011 Ulisses publikigis la (portugallingvan) libron “La Kaŭzoj de Mizero kaj ĝia Superado”.

Ne eblas ĉi tie nomi ĉiujn liajn multajn agojn (ekzemple kiel prelegisto), postenojn (ekzemple vicsenatano) kaj premiojn ricevitajn.

En 2013, pro konsilo de unu nepo, Ulisses adoptis veganismon, do komencis manĝi nur veganajn manĝaĵojn. Li diras, ke nun li fartas pli bone (fizike kaj mense). Defendante veganismon, li fondis – kune kun sia edzino kaj la menciita nepo – veganan restoracion (kie ĉiumonate okazas renkontoj de esperantistoj). Tiu restoracio estas tiel sukcesa, ke la tri intencas malfermi – kune kun familianoj – du pliajn veganajn restoraciojn.

Preskaŭ 82-jaraĝa li baldaŭ publikigos la libron “Spirita Ekologio – Genealogio de l'Animo”. Venontan oktobron li prelegos, en Astana, la ĉefurbo de Kazaĥio, dum la dua Monda Forumo de Spirita Kulturo. Kaj li ankoraŭ havas aliajn projektojn.

Mi pensas, ke tiu homo kaj lia vivo, entreprenoj kaj sintenoj estas menciindaj kaj laŭdindaj.

Ulisses – lia tuta nomo estas Ulisses Riedel de Resende.

 Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

“Ulisses” estas la portugallingva formo de la nomo “Uliso”. Uliso (el la latina) aŭ Odiseo (el la greka) estis la mita heroo pritraktita de la greka poeto Homero.

Tamen ĉi tie mi ne parolos pri tiu pragreka heroo, sed pri brazila Ulisses.

Liaj gepatroj estis teozofiistoj kaj vegetaranoj. Do li naskiĝis vegetarano, kaj poste fariĝis teozofiisto. Liaj sep gefiloj ankaŭ fariĝis teozofiistoj kaj vegetaranoj. Eĉ liaj genepoj kaj pragenepoj estas vegetaranoj ! !

Ekde sia infaneco kaj adoleskeco li interesiĝis pri sociaj, homamaj kaj ekologiaj aferoj.

En 1959 Ulisses fariĝis advokato kaj fondis grandan advokatan oficejon (en kiu laboras pluraj familianoj). Ĝi ofte defendis jurajn aferojn de laboristoj kaj sindikatoj. Li ankaŭ estis universitata profesoro pri Juro kaj estas konsiderata unu el la plej elstaraj brazilaj advokatoj.

Per la mono, kiun li gajnis en sia oficejo, li aĉetis terenon en Braziljo, en kiu poste estis konstruata la sidejo de la Teozofia Societo en Brazilo. Li ankaŭ aĉetis ĉirkaŭ mil hektarojn da kampara areo, en kiu li igis konstrui kelkajn domojn kaj kiun li donacis al la Teozofia Societo. Tiu granda areo – meze de la naturo kaj kun belaj akvofaloj – fariĝis kune kun la konstruaĵoj la Teozofia Instituto de Braziljo, kie okazas ne nur naciaj kaj internaciaj renkontoj de teozofiistoj, sed ankaŭ renkontoj de neteozofiistoj pri jogo, meditado kaj similaj aferoj.

En 1997 Ulisses fondis la “Union Planedan”, kies devizo estas “Ne estas religio supera al solidareco”. Pri tiu Neregistara Organizaĵo mi jam diris en aŭgusto de 2014:

“[Ĝi] laboras en diversaj kampoj, celante precipe la mondan pacon, la kooperativismon, la daŭripovecon, la toleremon al la minoritatoj, la socialan justecon ktp.

Ĝi kunlaboras kun aliaj organizaĵoj. Ekzemple ĝi estas la Ekzekutiva Sekretariato de la movado ‘Brazilo sen Malriĉeco', en kiu kunlaboras 60 asocioj.”

En 2007 Ulisses kreis, kadre de la Unio Planeda, la televidkanalon “TV Supren”, pri kiu mi citis en la sama artikolo la jenan informon:

“TV Supren estas televido eduka, plurisma kaj demokrata, televido kiu konsideras valora la etnan, kulturan kaj lingvan diversecon kaj ankaŭ la plurecon de ideoj, kredoj kaj konoj de ĉiu nacio, televido kiu esprimas la deziregon de multaj homoj por ŝanĝoj de paradigmoj kaj por la espero, ke eblas vivi en mondo de paco, amo kaj feliĉo.”

En 2006 Ulisses organizis pere de la Unio Planeda “Mondan Spiritan Forumon” en Braziljo, en kiu prelegis kaj diskutis reprezentantoj de pluraj religioj kaj spiritaj movadoj el kelkaj landoj.

Ekde pluraj jaroj Ulisses subtenas Esperanton. Ekzemple en TV Supren estas elsendaĵoj pri la internacia lingvo, kaj en 2015 Unio Planeda kuniĝis kun la esperanta bieno “Bona Espero” (kp. mian artikolon de la 26-a de februaro ĉi-jare).

En 2011 Ulisses publikigis la (portugallingvan) libron “La Kaŭzoj de Mizero kaj ĝia Superado”.

Ne eblas ĉi tie nomi ĉiujn liajn multajn agojn (ekzemple kiel prelegisto), postenojn (ekzemple vicsenatano) kaj premiojn ricevitajn.

En 2013, pro konsilo de unu nepo, Ulisses adoptis veganismon, do komencis manĝi nur veganajn manĝaĵojn. Li diras, ke nun li fartas pli bone (fizike kaj mense). Defendante veganismon, li fondis – kune kun sia edzino kaj la menciita nepo – veganan restoracion (kie ĉiumonate okazas renkontoj de esperantistoj). Tiu restoracio estas tiel sukcesa, ke la tri intencas malfermi – kune kun familianoj – du pliajn veganajn restoraciojn.

Preskaŭ 82-jaraĝa li baldaŭ publikigos la libron “Spirita Ekologio – Genealogio de l’Animo”. Venontan oktobron li prelegos, en Astana, la ĉefurbo de Kazaĥio, dum la dua Monda Forumo de Spirita Kulturo. Kaj li ankoraŭ havas aliajn projektojn.